Paĝo:Don Juan aŭ la Ŝtona Festeno.djvu/10

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 12 —

meriton de ĉiuj, kaj mi redonas al ĉiuj la amindumojn kaj oferdonojn, al kiuj nin trudas la natura. Kio ajn ĝi estas, mi ne povas rifuzi mian koron al ĉio, kion mi vidas amindan; kaj tuj kiam bela vizaĝo petas ĝin de mi, se mi havus dekmil, mi donus ilin ĉiujn. La naskiĝantaj inklinoj, sume, havas neklarigeblajn ĉarmojn, kaj la tuta plezuro de amo estas en la ŝanĝo. Oni ĝuas treegan dolĉecon subigante per cent amindumoj la koron de juna belulino, vidante, tago post tago, la progresetojn, kiujn oni faras en ĝi, batalante, per ekscitoj, per larmoj kaj ekĝemoj, la senkulpan hontemon de animo, kiu ŝanceliĝas fordoni la armilojn, perfortante piedo ĉe piedo ĉiujn malgrandajn, barojn, kiujn ĝi kontraŭmetas, venkante la skrupulojn, el kiuj, ĝi faras al si honoron, kaj ĝin dolĉe kondukante, kien ni deziras ĝin venigi. Sed kiam oni estas unu fojon mastro de ĝi, nenio plu estas por diri nek deziri; la tuta belo de l' pasio estas finita, kaj ni ekdormas en la trankvileco de tia amo, se ia nova objekto ne revekas niajn dezirojn, kaj prezentas al nia koro la allogajn ĉarmojn de farota almilito. Fine nenio estas tiel dolĉa kiel triumfi la malcedon de bela persono; kaj mi havas, pri tiu afero, la gloramon de 1a almilitantoj, kiuj flugas senĉese de venko al venko, kaj ne povas decidi mem la limigon de siaj deziroj. Nenio estas, kio povas haltigi la torentecon de miaj avidoj, mi sentas en mi koron por ami la tutan teron; kaj same kiel Aleksandro, mi dezirus, ke estu aliaj mondoj por povi tien vastigi miaĵn amajn almilitojn.

Sganarelo

Je mia vivo! Kiel vi elbuŝas! Ŝajnas, kvazaŭ vi estus lerninta tion ĉi parkere, kaj vi parolas tute kiel libro.

Don Juan

Kion ci havas por diri pri tio?