Paĝo:Don Juan aŭ la Ŝtona Festeno.djvu/53

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 55 —

tamen estas multe malpli saĝa plej ofte. Miaflanke, sinjoro, mi ne studis kiel vi, dank' al Dio, kaj neniu povas fanfaroni esti iam instruinta min pri kio ajn; sed per mia malgranda senco, mia malgranda prudento, mi vidas la aferojn pli bone ol ĉiuj libroj, kaj mi komprenas tre bone, ke tiu mondo, kiun mi vidas, ne estas fungo, kiu naskiĝis tute sola en unu nokto. Mi tre volus vin demandi, kiu faris tiujn arbojn, tiujn ŝtonegojn, tiun teron, tiun ĉielon jenan tie supre; kaj ĉu ĉio tio ĉi sin konstruis mem. Jen vi estas, vi, ekzemple, vi staras tie; ĉu vi naskiĝis tute sola, kaj ĉu ne estis necese, ke via patro gravedigu vian patrinon por vin naski? Ĉu vi povas vidi ĉiujn elpensaĵojn, el kiuj la maŝino de l'homo konsistas, ne admirante, kiamaniere tio estas aranĝita unu kun la alia? tiujn nervojn, tiujn ostojn, vejnojn, arteriojn, ktp., tiun pulmon, tiun koron, tiun hepaton, kaj ĉiujn ceterajn enmetitajn, kiuj estas tie, kaj kiuj… Ho! je Dio, interrompu do min, se vi volas. Mi ne povas disputi, se oni ne min interrompas. Vi silentas intence, kaj lasas min paroli pro bela malico.

Don Juan

Mi atendas, ĝis cia argumento estos finita.

Sganarelo

Mia argumento estas, ke ekzistas en la homo, kion ajn vi povas diri, io admirinda, kion ĉiuj scienculoj ne povas klarigi. Ĉu tio ne estas mirinda, ke jen mi staras tie ĉi, kaj ke mi havas ion en la kapo, kio pensas cent diversajn aferojn en unu momento, kaj faras el mia korpo ĉion, kion ĝi volas? Mi volas frapi la manojn, altigi la brakon, levi la okulojn al ĉielo, mallevi la kapon, movi la piedojn, iri dekstren, maldekstren, antaŭen, posten, turniĝi… (Li falas turniĝante)