Paĝo:Don Juan aŭ la Ŝtona Festeno.djvu/59

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 61 —

devigas nin ne kaŝi nian honton, sed aperigi nian venĝon kaj eĉ publikigi la intencon, kiun ni havas pri tio. Tial, sinjoro, mi ne ŝanceliĝos diri al vi, ke l'ofendo, kiun ni penas venĝi, estas fratino forlogita kaj forrabita el monakejo, kaj ke la faranto de tiu ofendo estas iu Don Juan Tenorio, filo de Don Luiz Tenorio. Ni serĉas lin de kelkaj tagoj, kaj ni sekvis lin hodiaŭ matene laŭ la raporto de servisto, kiu diris al ni, ke li eliris rajde, kun kvar aŭ kvin akompanantoj, kaj ke li sin direktis laŭlonge de tiu marbordo; sed ĉiuj niaj zorgoj estis senutilaj, kaj ni ne povis eltrovi, kio fariĝis el li.

Don Juan

Ĉu vi konas lin, Sinjoro, tiun Don Juan, pri kiu vi parolas?

Don Karlos

Ne, miaflanke. Mi neniam vidis lin, kaj nur aŭdis lin priskribitan de mia frato; sed la famo ne diras pri li multe da bono, kaj li estas homo, kies vivo…

Don Juan

Haltu, Sinjoro, mi petis. Li estas iom el miaj amikoj, kaj estus ĉe mi kvazaŭ malkuraĝaĵo, se mi aŭdus malbone pri li.

Don Karlos

Pro l'amo al vi, sinjoro, mi diros pri li nenion, kaj tio estas la plej malgranda afero, kiun mi ŝuldas al vi savinta de mia vivo, ke mi silentu antaŭ vi pri persono, kiun vi konas, kiam mi ne povas paroli pri li ne dirante malbonon; sed kiom ajn amiko vi estas por li, mi kuraĝas esperi, ke vi ne aprobos lian faron, kaj ne trovos stranga, ke ni penas ĝin venĝi.