Paĝo:Don Juan aŭ la Ŝtona Festeno.djvu/62

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 64 —

estas tie ĉi ridinda; kaj ĉar la honoro estas senfine pli kara ol la vivo, tio estas ĝuste nenion ŝuldi, se ni ŝuldas la vivon al tiu, kiu forprenis de ni la honoron.

Don Karlos

Mi scias la diferencon, frato, kiun nobelo devas ĉiam meti inter unu kaj la alian; kaj la dankeco pro la ŝuldo ne nuligas ĉe mi la venĝecon pro la ofendo; sed permesu, ke mi tion redonu al li, kiun li pruntis al mi, ke mi elpagu tuj la ŝuldatan vivon per prokrasto de mia venĝo, kaj lasu al li la liberecon ĝui dum kelkaj tagoj la frukton de lia bonfaro.

Don Alonzo

Ne, ne, prokrasti nian venĝon, tio estas ĝin enriskigi, kaj la okazo ĝin kapti povas ne plu reveni. La ĉielo prezentas ĝin al ni nune: ni ja devas profiti ĝin. Kiam la honoro estas morte vundita, oni ne devas pripensi iajn uzotajn mezurojn; kaj se vi maldeziras prunti vian brakon al tiu faro, vi devas nur deiri, kaj lasi al mia mano la gloron de tia ofero.

Don Karlos

Indulgu, frato…

Don Alonzo

Ĉiuj paroladoj estas superfluaj; li devas morti.

Don Karlos

Haltu, mi diras, frato. Mi tute ne permesos, ke oni ataku lian vivon; mi ĵuras la ĉielon, ke mi defendos lin tie ĉi kontraŭ kiu ajn, kaj mi scios fari al li remparon el tiu sama vivo, kiun li savis; por trafigi viajn batojn, vi bezonas trabori min.