Paĝo:Don Juan aŭ la Ŝtona Festeno.djvu/82

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 84 —

kaj konsolo mi kredis, ke li estos. Per kia okulo, laŭ via opinio, vi pensas, ke mi povas vidi tiun amason da senindaj faroj, kies malbelan mienon oni malfacilege dolĉigas antaŭ la okuloj de l'mondo, tiun ĉiaman serion da malbonaj aferoj, kiuj devigas nin ĉiuhore lacigi la bonecon de la regnestro kaj elkonsumis apud li la meriton de miaj servoj kaj la krediton de miaj amikoj? Ha! Kia malnobleco estas via! ĉu vi ne ruĝiĝas meriti tiel malmulte vian devenon? ĉu vi rajtas, diru al mi, tiri el ĝi ian fierecon? Kaj kion vi faris en la mondo por esti nobelo? ĉu vi kredas, ke sufiĉas porti nobelajn nomon kaj insignojn, kaj ke estas por ni gloro deveni de nobla sango, kiam ni vivas kiel malnobluloj? Ne, ne, deveno estas nenio, kie virto ne estas. Tial ni havas parton en la gloro de niaj prapatroj nur laŭmezure se ni penas similiĝi al ili; kaj tiu brilo de iliaj faroj, kiun ili ĵetas sur nin, trudas al ni deviĝon fari al ili la saman honoron, sekvi la paŝojn, kiujn ili desegnas antaŭ ni, kaj ne degeneri de ilia virto, se ni volas esti ŝatataj kiel iliaj veraj idoj. Vi do vane devenas de la praavoj, el kiuj vi estas naskita; ili malkonfesas vin kiel sian sangon, kaj ĉio, kion ili faris famindan, donas al vi nenian bonaĵon; kontraŭe, ĝia brilo resaltas sur vi nur por via malhonoro, kaj ilia gloro estas torĉo, kiu lumigas antaŭ ĉiuj okuloj la hontigon de viaj faroj. Eksciu fine, ke nobelo malbone vivanta estas monstro en la naturo; ke la virto estas la ĉefa titolo de nobeleco; ke mi multe malpli konsideras la nomon, kiun oni subskribas ol la faroj, kiujn oni faras; kaj ke mi multe pli ŝatus la filon de hokportisto, kiu estus honestulo, ol la filon de monarko, kiu vivus same kiel vi!

Don Juan

Sinjoro, se vi sidus, vi estus pli komforte por paroli.