Foje Vero ekdecidis viziti palacon.
La palacon de Harun-Al-Raŝid mem.
Allahu-akbar![1] Kreinte virinon, Ci kreis Fantazion.
Vero diris al si mem:
— Kial ne? Multaj hurioj[2] estas ja en la paradizo de la Profeto, multaj belulinoj estas en la tera paradizo, en la haremo de la kalifo. En la ĝardenoj de la Profeto mi ne estus la plej lasta inter la hurioj; inter la edzinoj de la padiŝaho[3] mi verŝajne estus la unua el ili ĉiuj kaj inter liaj odaliskoj mi estus la unua el la odaliskoj. Kie estas koraloj pli brilaj ol miaj lipoj, kaj la spiro el ili estas kvazaŭ spiro de tagmezo. Graciaj estas miaj piedoj kaj kvazaŭ du lilioj estas miaj mamoj, lilioj, sur kiuj vidiĝas du sangaj makuletoj. Feliĉulo estus tiu, kiu klinus la kapon al mia brusto. Mirindajn sonĝojn li sonĝus. Kiel unuafaza luno estas luma mia vizaĝo. Kiel nigraj diamantoj brilas miaj okuloj kaj tiu, kiu en la momento de l'pasio observus ilin de tute proksime — kiom ajn grava persono li estus! — vidus sin en ili tiel malgrava, tiel eta, ke la fenomeno elvokus ĉe li ridon. Alaho kreis min en la momento de ĝojo kaj
mi entute estas kanto pri nia Kreinto.