Paĝo:Drezen - Analiza historio de Esperanto-movado, 1931.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ANSTATAŬ ANTAŬPAROLO

Neniam kaj neniel oni povas verki plenan historion pri iu ajn faktaro sen atento de la ĝeneralaj ekzistoformoj de la homa socio, samtempa al la priskribata faktaro.

Tiu aserto absolute ĝustas por historio de la mondlingvo. Se eĉ la ĝisnunaj historiaj verkoj tiurilataj malmulte zorgis pri simila interligo de la mondlingva historio kun koncerna epoko kaj kun koncerna situacio socia, — tio nur malaltigis valoron de tiuj verkoj, faris el tiuj verkoj, laŭnome historiaj, simplajn kronologiajn registro-librojn de diversaj projektoj, eksperimentoj, provoj kaj faroj.

Ĉe la provo prezenti la historion de esperanto-movado kun certa sociala enhavo tute ne necesas detala priskribo de diversaj gravaj kaj malgravaj esperantaj agit- kaj propagand-okazaĵoj, ĉar por la ĝenerala mondhistorio ĉiuj okazaĵoj de esperanto-historio estas malgravaj kaj ne importantaj. Multe pli gravas eltrovo de tiuj fortoj, kiuj influis esperanto-movadon, kiuj ĝin subtenis kaj kreskigis. Necesas registroj de konstantaj ŝanĝoj, okazintaj en tiuj movfortoj. Necesas klarigoj pri malapero de unuj el tiuj fortoj kaj pri apero de pluaj fortoj novaj.

Konforme al ĉi-ĉio la nun eldonata Analiza Historio ne celas prezenti plenan kaj tutampleksantan historion de la esperanto-movado. Relative malmultaj estos en ĝi la kronologiaj datoj kaj citaĵoj pri diversaj faktoj okazintaj.

Tiu Historio celas prezenti kvazaŭ certan komentarion de la faktoj de esperanto-historio — komentarion, kiu donus laŭpove socialan analizon por tiuj ideoj kaj fortoj, kiuj dum certaj periodoj regis kaj antaŭenpuŝis la espereranto-movadon, kiuj markis certajn periodojn de tiu movado.

Ĉe prezento de simila analiza historio fariĝas ebla certa antaŭvido de la vojoj de plua evoluo kaj progreso, fariĝas ebla certa historia prognozo por la estonto.

Tial, analizante la mov-fortojn de esperanto-movado en pasinto, ni devas ĉiam pleje streĉi la atenton por laŭpove trovi la mov-fortojn de la estonta evoluo de la mond-lingvo.

La aŭtoro de tiuj skizoj bone komprenas, ke al multaj legantoj eble ne plaĉos, eble ne estos agrablaj — la konkludoj tirataj el la verko, ke multajn eble seniluiziigos tiu verko. Tamen li esperas ke al multaj aliaj la analizo de la movfortoj de la esperanto-movado donos novan instigon, novan volon kaj deziron batali por la lingvo internacia, por ĝia plua kreskigo kaj disvatigo.