Paĝo:Drezen - Analiza historio de Esperanto-movado, 1931.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
I. LA IDEISMA FORTO EN LA KOMENCA PERIODO


La grado de ĝenerala prepariteco por akcepto de la lingvo internacia

La lingvo-projekto esperanto povis sukcesi kaj sukcesis kiel lingvo internacia nur dank’al speciale favora situacio, dank’al tio, ke ĉe certaj sociaj rondoj jam estis bone preparita la ideo tereno por akcepto de la lingvo internacia.

La bezono de lingvo internacia — se ne fakte, reale, tiam principe — estis sentata de la rndoj grandkapitalistaj, kiuj, rapide kreskigante sian influon kaj rolon en la mondregado, povis esperi per la L. I. vastigon de sia merkato kaj faciligon de siaj komercaj rilatoj. La et-burĝaj rondoj vidis en L. I. pluan faciligan teknikan ilon por internacia reciproka proksimigo de la popoloj, por plua teknika faciligo de la vivo. Diversaj fluoj, tendencoj kaj organizoj internaciaj povis esperi ke L. I. servos al plua vastigo de iliaj ideoj kaj aspiroj. La klaso laborista komencis sin ree organizi internaciskale. En la j. 1889 estis fondita la II-a Internacio. Ĉe certaj avangardaj pioniroj de la klaso laborista naskiĝis ideoj pri la granda servo, kiun povus fari al la homaro — lingvo komuna. Ankoraŭ dum la II-a kongreso de la I-a Internacio, en la j. 1867 en Lozano tiu ideo estis favore akceptita (VI, p. 12).

Apud tiuj sentoj pri bezonateco kaj utileco — ekzistis jam ankaŭ certaj sentoj pri ebleco krei lingvon internacian. La kreita de Schleyer lingvo volapük ĝuste dum la jaroj 1880 — 1889 sukcesis doni multajn pruvojn pri uzebleco de lingvo artefarita ĉe internaciaj rilatoj.

Kiam en la j. 1887 aperis la unua publikigita de Zamenhof lernolibro de la nova lingvo, — la semo trovis bone preparitan grundon. La lingvo sukcesis rapide trovi por si unuajn adeptojn. Fakto, ke Zamenhof — male al Schleyer — lerte solvis ne nur la problemon pri internacia vortaro; plua fakto, ke Zamenhof ne ligis estontan evoluon kaj pliriĉigon de la L. I. kun sia persono, ke li proklamis la principon pri kolektiva iom post ioma plua evoluo de la lingvo (VII, pp. 29 — 49) — tiuj faktoj kaŭzis ne nur laŭnombran kreskon de la esperantistaro, sed ankaŭ ĝian baldaŭan superkreskon de la volapükistaro, kies lingvo estis ĝenata en sia evoluo per la formoj neinternaciaj de la vortaro kaj per tro personeca lingvo-dependo de la lingvo-aŭtoro.

La unuaj propagandaj faroj de Zamenhof

Ni ne intencas ĉi-tie rakonti pri la epoko, kiam la lingva kerno estis kreata de Zamenhof, kiam la sola persono, uzanta tiun lingvo-ker-