Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La principo de interpopola egalrajto postulas ĉe starigo de ĝenerale akceptota internacia lingvo plenumon de Lenina tezo: «absolute neniajn privilegiojn al iu nacio aŭ lingvo» (Lenin—Verkaro, II-a rusa eldono vol. XVII, pĝ. 135).

Postulo de lingva egalrajteco en sfero de internacia uzado permesas starigi problemon pri internaciigo de iloj de internaciaj science-teknikaj rilatoj nur tiamaniere, ke interesoj de apartaj nacioj estu konsiderataj en plejeble egala grado.


2. La historia evoluo de science-teknikaj konceptoj, terminoj kaj simboloj


21. Science-teknikaj konceptoj, grandoj, unuoj kaj iliaj nomoj en modernaj ekzaktaj sciencoj kaj en tekniko

Por ke sukcesu kaj plifaciliĝu mastruma agado, esploro kaj solvo de sciencaj problemoj, interŝanĝo de sperto — por tio ĉi necesas precize fiksi konceptojn pri certaj fizikaj kaj kemiaj grandoj, kiujn necesas esplori kaj kompari.

Sen preciza fikso de konceptoj pri mezuroj ne estas eblaj sciencaj rilatoj, ne estas ebla eĉ la scienco mem. Ankoraŭ Platono diris: «Malmulto restos el la scienco, se forigi el ĝi matematikon, mezurojn kaj pezon». Konforme al tio — jam de plej fruaj epokoj de organizita kunlaborado de homoj — en ĉiuj landoj de la mondo estis kreataj kaj fiksataj certaj unuoj por mezuri diversajn grandojn.

Mezurunuoj, akceptitaj en diversaj urboj, regionoj kaj landoj, fariĝis dum ĉiam plivastigantaj rilatoj de homoj — pli kaj pli ĝenigaj.

Tial oni venis al deviga fikso de unuecaj mezuroj por apartaj ŝtatoj; kaj en nuna tempo ĉe plua disvolvo de interlandaj rilatoj jam eblas konstati ekzistadon ne nur de internacia mezuro de tempo (devenanta el antikvo), sed ankaŭ ekzistadon de internaciaj mezurunuoj por longo, surfaco kaj pezo, tiel nomata metra sistemo.

Samtempe kun fiksado de internacia metra sistemo de mezuroj estis enigataj en ĉiujn lingvojn novaj bezonaj, samsignifaj kaj similaj laŭ formo, terminoj: metro, kilogramo, litro.

Dum plua evoluo de ekzaktaj sciencoj kaj tekniko — interrilatoj de diverslandaj scienculoj ne povis sin limigi nur per solaj konceptoj pri longo, maso (pezo) kaj tempo kun koncernaj mezurunuoj. Aperis neceso