Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

apartigi la konceptojn pri maso kaj pezo (forto). Aperis neceso fiksi mezurojn por varmo, elektro, magnetismo, akustiko, lumo, rentgenotekniko. Konforme al tiu neceso formiĝis koncernaj scienc-teknikaj konceptoj, aperis kondiĉe akceptitaj unuoj por mezuri diversajn grandojn, kiuj fariĝis objektoj de scienca kaj teknika esplorado. Plifortiĝantaj ligoj kaj rilatoj de scienculoj diverslandaj akcelis enpenetrigon de plimulto da novaj science-teknikaj konceptoj, samtempe aŭ preskaŭ samtempe en ĉiujn landojn. Tiuj konceptoj bezonis kaj akiris por si en koncernaj lingvoj — novajn esprimojn-terminojn.

Novaj eltrovoj en diversaj sciencoj akcelis rapidan evoluon de tekniko, aperon de novaj maŝinoj kaj konstrukcioj. Ankaŭ por tiuj novaj produktoj de science-teknika agado necesis kaj sekve, estis fiksataj koncernaj konceptoj kaj korespondantaj al ili nomoj-terminoj.


22. Formigo de nomoj (terminoj) por science-teknikaj konceptoj

La ĉefa postulo al kiu devas konformi nomoj de certaj konceptoj estas unueco en uzado kaj en kompreno de la konceptoj. Sen tia unueco estos malfaciligataj interrilatoj, reciproka kompreno, interŝanĝo de sperto, instruado kaj diskonigo de pluaj sukcesoj de scienco kaj tekniko. L. Olschki en sia libro, revuanta evoluon de scienca literaturo en novaj lingvoj[1], rakontas, ke ne estis eble instrui geometrion en germanaj lernejoj antaŭ starigo de necesa geometria terminaro, publikigita de Albrecht Dürer en 1525 en Nürnberg en la libro «Underwegsung der messung mit Zirkel und richtscheydt in Linien ebnen gantzen Corpore». Tiu ekzemplo plej bone pruvas gravecon de terminoj, esprimantaj certajn konceptojn, por scienco, tekniko kaj ĝenerale por progreso.

Ekzistas kelkaj vojoj laŭ kiuj okazas formiĝo de terminoj por novaj konceptoj.

221. Science-teknikaj terminoj el elementoj de antikva-greka kaj latina lingvoj

En epoko de feŭdalismo la lingvo de internaciaj rilatoj en Eŭropo estis latina lingvo de mezepoko (v. § 12). Humanistoj de 14 kaj 15 centjaroj klopodis restarigi klasikan latinon en ĝia pureco kaj kontraŭstaris la hibridajn formojn, kiujn enigadis en latinan lingvon skolastikuloj kaj la katolika pastraro.

Latina lingvo, pli aŭ malpli purigita de «vulgarismoj» kaj «popolaj» dialektaj elementoj, estis uzata de Erasmo Reichlin, Thomas Moor,

Campanelle, Newton, Leibnitz k.a.

  1. L. Olschki — Geschichte neusprachlicher «Wissenchaftlichen Literatur». Heidelberg, 1918, B. 1.