Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tiutempe (en 15, 16, kaj en 17 jarcentoj) la ekzistantaj teknikesciencaj ideoj havis ĉiun sian propran nomon en latina lingvo. Kaj el tiu lingvo koncernaj sciencaj terminoj kun diversaj modifoj penetris en la lingvojn de novaj eŭropaj popoloj — en anglan, germanan, rusan kaj aparte multnombre en la lingvojn romanajn: en italan, francan kaj hispanan.

El la sama fonto devenas multaj, laŭesence la samaj, terminoj, troviĝantaj en diversaj lingvoj: combinatio, gradatio, calculator, condensator, thermos, transformator, generator k. a.

Kelkokaze latine (aŭ greka) lingva formo, adaptita al strukturo de iu nova nacia lingvo, konservis en tiu lasta lingvo la saman signifon, kiun ĝi havis en la latina (aŭ greka) linkvo. Tiaj estas ekzemple la vortoj: kombinacija, (rusa lingvoformo), combinaison (franca lingvoformo), devenantaj de latina combinatio, arkitekto, hiperbolo (el greka) aberacio, klasifiko, kvadrato, kvadraturo (el latina).

En aliaj kazoj la elementoj de latina kaj greka lingvoj estis uzataj por esprimi en naciaj lingvoj lingvoj ideojn, nekonantajn por antikvaj popoloj. Tiaj estas ekzemple la formoj: kinematografo, (el greka), aeroplano, aerodromo, transformatoro (el latina lingvo).

Latina kaj parte greka lingvoj donis al eŭropaj lingvoj ne nur multajn vorto-radikojn (ekz. electr-, combin-, aero-,), sed ankaŭ aron da terminformantaj afiksoj (ekz. -atio, -ator, -or, -ificatio).

Peano en 3-a eldono de sia vortaro[1] donas liston da uzataj dum la 1-a, 2-a kaj 3-a jarcentoj de nia erao terminoj de klasika latina lingvo, kiuj estas nun asimilitaj de modernaj lingvoj sen ŝanĝo de formo kaj senco (ekz. el 1-a jarcento — magneta, vibracio k.a.).

Latindevenaj vortkombinaĵoj[2] en nuntempaj divers-lingvaj scienc-teknikaj terminaroj okupas tre gravan lokon. Tiu loko fariĝas ankoraŭ pli grava, se ni konsideras, ke latindevenaj scienc-teknikaj terminoj nun fariĝas kvazaŭ portantoj de certa principo pri internacia unuecigo de scienc-teknikaj ideoj kaj terminoj.

222. Akcepto de terminoj el aliaj naciaj lingvoj

En kelkaj okazoj latindevenaj terminoj eniris en naciajn lingvojn ne senpere el latina lingvo, sed pere de alia «nacia» lingvo, kiu sukcesis pli frue asimili koncernan latinan terminon. En tiaj kazoj la novaj vortoj diferencas ofte laŭsence kaj ankaŭ laŭforme de koncernaj vortoj de latina lingvo.

Tiel ekzemple en rusan lingvon eniĝis kun specifa signifo la vorto «kombinezon» (vestaĵo por aviadisto k.s.) de la franca «combinaison»,

derivita siavice de latina «combinatio».

  1. G. Peano. «Vocabulario Commune ad latino-italiano-francais-englisch-deutsch pro usu de interlinguistas», Torino, 1915.
  2. Sekvante ekzemplon de Wüster «latindevenaj» terminoj kaj kombinaĵoj estas nomataj la terminoj, derivitaj el latinaj, grekaj, greko-latinaj elementoj.