Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

per aliaj lingvoj. Tia estas la situacio kun la plej granda parto de latinaj terminoj. Tamen en kelkaj okazoj asimilita termino fariĝas kripligata laŭ formo kaj signifo.

La termino «gabarit» estas akceptita en rusan lingvon el franca, sed en franca lingvo tiu termino havas sencon diferencan de tiu, kiun ĝi akiris en la rusa.

Akceptitaj de la rusa lingvo terminoj «bluming» kaj «kombajn» estas prenitaj el angla lingvo. Sed en sia ruslingva formo tiuj terminoj estas kriplaĵo de angla skribo, ĉar ili estis prenitaj konforme al formo de angla prononco. Krome, tiuj terminoj ne estas internaciaj, ĉar aliaj lingvoj ilin ne akceptis.

Do, asimilado de formo de terminoj el aliaj lingvoj havas kelkfoje duban valoron kaj la tiel nomataj «internaciaj terminoj» ofte estas laŭ sia esenco nur «pseŭde-internaciaj».

223. Kreado de novaj terminoj

Tamen ne ĉiuj terminoj, necesaj por esprimi novajn konceptojn, estas prenataj el aliaj lingvoj.

Por kelkaj konceptoj estas kreataj tute novaj nomoj. Tiel ekzemple estis kreitaj la nomoj de unuoj: Amper, Volt, Watt, derivitaj de propraj nomoj.

2231. Novaj terminoj derivitaj el elementoj de ĉiutaga vivo

En kelkaj kazoj novaj teknikaj ideoj estas esprimataj per vortoj, jam troviĝantaj en ĉiutaga lingvo, sed havantaj alian signifon. Tiaj «malnovaj» vortoj kun nova teknike-termina senco estas: dento (de rado), ripo (de rado), momento (fleksa, statika), kolo (de hoko), kuseneto (de ŝraŭbo), ŝuo (de bremso) k.a.

Kelkfoje la termino jam esprimanta certan teknikan ideon ricevas kroman signifon, kiel ekzemple la vortoj «akso» kaj «ŝafto», havantaj jen koincidantan, jen diferencan sencon.

Aldono de nova signifo al «malnova» termino, kiu havas alian sencon, plej ofte okazas ne en fakoj teoriaj sed en fakoj teknikaj-aplikaj. Pleje praktikata estas tia uzado de termino kun pluraj signifoj ĉe nomigo de konceptoj rilataj al teknologia proceso, al maŝinoj, konstrukcioj, kaj iliaj partoj.

Deziro utiligi jam ekzistantajn vortojn por esprimi novajn konceptojn kondukas kelkfoje al evidentaj sensencaĵoj, kiuj tamen fiksiĝas per lingva kaj terminara tradicio.

Ekzemple unue aperis la ideo kaj la termino «vaporŝipo» (germane «Dampfschiff») kaj poste jam aperis la «aerŝipo» (en germana lingvo «Luftschiff»), kvankam laŭ sia esenco ambaŭ «ŝipoj» estas tute malsimilaj: la unua estas movigata per la forto de vaporo kaj la dua moviĝanta tra la aero.