Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

En menciita kazo ni konstatas fenomenon, ĉe kiu kuniĝo de apartaj lingvaj elementoj formas vorton kun senco diferenca de la senco, kiun havas apartaj elementoj de la vorto.

2232. Internacie akordita procedo de kreado de nova termino el elementoj kun alia signifo

Kelkfoje aldono de nova senco al jam ekzistantaj vorto-elementoj okazas pro certa eksterlanda influo. Tiam okazas internacie akordigita kreado de nova termino en diversaj lingvoj el elementoj, se eĉ diferencaj laŭforme do tamen identaj laŭsence.

Kiel ekzemple por tiu kazo povas esti cititaj konceptoj kaj terminoj, rilatantaj al terma prilaboro de alojoj: «maljuniĝo», «plinobligo», «pliboniĝo», kiuj ekzemple en rusa lingvo prezentas simplajn tradukojn el germana lingvo: Alterung, Veredelung, Vergüten.

Tia internacie akordita esprimo de nova koncepto per elementoj, esprimantaj en ĉiuj lingvoj la samajn (aŭ almenaŭ similajn) konceptojn, devas esti konsiderata kiel fakto pozitiva.

Se la vorto-termino «fer-vojo» donas al ni ideon pri komplekso el reloj, reltraboj, diversaj konstruaĵoj, lokomotivoj kaj vagonoj, do tiam estas dezirinde, ke ankaŭ en aliaj lingvoj la sama komplekso de konceptoj estu esprimata analogie, ekz.: Eisenbahn, chemin de fer k. s

Rusa lingvo asimilis la terminon fer-vojo laŭ analogio al koncernaj germanaj kaj francaj terminoj. Tamen koncerna termino en angla lingvo «railway» povas esti tradukita laŭvorte ankaŭ kiel «trab-vojo» aŭ «rel-vojo», do en ĉi tiu kazo rusa kaj angla lingvoj ne donas koncernan analogion en strukturo de ĉi tiuj terminoj, esprimantaj la saman koncepton.


23. La problemo pri unuecigo de konceptoj kaj terminoj
231. Neĝusteco, multsignifeco kaj nekompleteco de science-teknika terminaro

Pliriĉigo de scienc-teknikaj terminaroj per akcepto de «novaj» terminoj el aliaj lingvoj kaj ankaŭ per kreado de novaj terminoj tute ne garantias maksimuman necesan klarecon, ne garantias kontraŭ okazoj de neĝusta traduko de terminoj kaj ofte kaŭzas miskomprenojn kaj malĝustaĵojn en apliko de terminoj.

Tiel ekzemple ni ne povas konsideri de vidpunkto de scienca klareco la terminon «ĉeval-povo» kiel kontentigan, ĉar ĝi esprimas en tekniko koncepton 75 kgm sek = 0,736 kW, kiu tute ne estas propra al tiu termino.