Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Menciita termino ne estas kontentiga ankaŭ laŭ vidpunkto de internacia unueco (jam ne parolante pri tiaj formoj kiel Pferdestarke, Horse-Power, Force Cheval k.s.) ĉar «angla» ĉevalpovo estas je 100 pli granda ol la metra.

Kelkaj terminoj, akirintaj ĝeneralan akcepton laŭ sia formo, ne ĉie tamen havas la saman signifon. Eĉ tiaj vortoj kiel «pezo», «maso», «forto» kaj eĉ «grando» estas ne ĉie komprenataj egale. Ekzemple en rusa lingvo estas uzeblaj la esprimoj «grando de grando», «forto de forto», sed oni ne uzas esprimojn kiel «kvalito de kvalito» aŭ «eco de eco».

Eĉ kiam termino por nova koncepto estas kreata de iu aparta persono, eĉ en tiaj okazoj aperas sinonimoj, kelkaj nomoj por la sama koncepto. Georg Ohm dum la 30-aj jaroj de pasinta jarcento donis por koncepto de potencialo kvin diversajn nomojn, en germana lingvo: Elektroskopische Kraft — elektroskopa forto, Elektrische Kraft — elektra forto, Stärke der Elektrizität — forto de elektro, Intensität der Elektrizität — intenseco de elektro, Elektrische Zustand — elektra stato.

Provoj trovi por nova koncepto pli konforman vorton, starigi pli grandan laŭ senco aŭ formo konformecon inter la formo kaj senca signifo de termino kaŭzas kreskon de sinonimoj por la sama koncepto.

Plimultiĝo de sinonimoj en lingvo malhelpas al ĝusteco kaj simpleco de la lingvo, malfaciligas interŝanĝon per teknika sperto kaj ĝustan formuligon de scienc-teknikaj tezoj.

Natura «selekto» de sinonimoj kaj ĝenerala akcepto de ununura termino ofte postulas tre longan tempon. Krome, tiu «natura» selekto preskaŭ ĉiam dependas de aliaj kaŭzoj — gravaj kaj malgravaj, kaj pro tio neniel garantias, ke la preferita termino-formo estis fakte plej oportuna kaj plej akceptinda.

232. Plinombrigo de science-teknikaj terminoj

Malfacilaĵoj pri terminoj kreskas paralele kun plua evoluo de tekniko, ĉar ĉiam kreskas la kvanto de scienc-teknikaj konceptoj, kiuj bezonas novajn esprimojn.

Kiel ekzemplon ni citu iom el la historio de elektro-tekniko kaj kemio.

Dum la 1600 j. angla kuracisto Gilbert publikigis unuan verkon pri magnetoj kaj pri ter-magnetismo. Tiu verko, dokumentita per precizaj eksperimentoj, fundamentis la sciencon pri elektro.

Dum la j. 1794 italo Vorta science klarigis la fenomenojn de galvanismo. Dum la j. 1821 anglo Farady malkovris leĝojn de elektrolizo, science esploris la influon de medio en elektraj fenomenoj kaj eltrovis elektromagnetan indukton. Al la j. 1833 kelkaj inventistoj jam konstruis skemojn de elektra drattelegrafo. Dum la j. 1839 germano Jacobi, oficanta en Ruslando, aplikis konstruitan de li elektro-motoron por elektra boato, kiu iris en Peterburgo laŭ rivero Neva kontraŭ la fluo kun 14 pasaĝeroj. Estis la unua apliko de elektro por trafiko en konsiderinda amplekso.