Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La unua telefono estis konstruita en 1861 de germano F. Reiss. En la j. 1854 ruso Ladigin kaj germano Goebel samtempe konstruis praktike uzeblajn elektrajn lampojn, kiuj en 1879 estis pliperfektigitaj de amerikano T. Edisson. En 1880 en Germanio unuafoje estis uzita la termino «elektrotekniko».

Tiaj estas en ĝeneralaj trajtoj la ĉefaj etapoj de evoluo de scienco kaj tekniko, ligitaj kun la termino «elektro».

En 1907 Schlohman donis en la unua eldono de sia elektro-teknika vortaro rondcifere 13600 da elektroteknikaj terminoj kaj konceptoj. Tiu vortaro enhavis, krom pure elektroteknikaj terminoj, ankaŭ ĉiujn terminojn pri telegrafio kaj telefonio. Sed en la j. 1928 la nova eldono de la vortaro Schlohman, el kiu estis esceptitaj terminoj pri malfortaj kurentoj, enhavis jam 21000 da vortoj.

Germana vortaristo Wilke en antaŭparolo por elektroteknika vortaro[1] ankoraŭ en 1895 taksis ĉiujaran plimultiĝon de elektroteknikaj terminoj je kelkaj dekduoj: tamen Wilke konsideris nur: a) ordinarajn «ĉiutagajn» vortojn, kiuj ricevis en elektroteknika terminaro novan sencon kaj b) «fremdvortojn», kiuj eniĝas en la lingvon kune kun novaj «importitaj» el eksterlando konceptoj kaj objektoj. Wilke tute ignoris la problemon pri ekesto kaj formigo de novaj terminoj.

Koncerne la kreskon de kemia terminaro sufiĉos noti, ke en 1900 estis konataj kaj havis nomojn 70000 kemiaj ŝtofoj kaj kombinaĵoj; kaj post 25 jaroj ties nombro jam atingis 250000.

233. Neceso de terminara unuecigo

Rapida kresko de neorganizita aŭ ĉiuokaze «nesufiĉe organizita» scienc-teknika terminaro kaj malfacilaĵoj en uzado kaj komprenado de terminoj estis kaŭzo de tio, ke scienculoj ĉiulandaj pli kaj pli decide starigis problemojn pri unuecigo de scienc-teknikaj terminoj, pri difino de ilia ĝusta, esenca signifo, pri ilia ebla plibonigo (laŭ scienca kaj logika vidpunkto), pri forigo de malklaraĵoj, sinonimoj (multaj terminoj por unu ideo) kaj omonimoj (unu termino por kelkaj ideoj).

La unuecigo en apliko kaj kompreno de science-teknikaj ideoj kaj terminoj, fikso de ties sencaj limoj estas nepraj premisoj, sen kiuj ne eblas sukcesa studo de sciencoj kaj tekniko, ne eblas faciligo kaj simpligo de interŝanĝo per teknika sperto, disvatigo de sciencaj kaj teknikaj konoj.

La nuna stato de scienc-teknika terminaro estas trafe karakterizita per la vortoj de franca scienculo, ŝajne Bonasse: «La langue de la science est une langue malfaite» (la lingvo de scienco estas lingvo

misfarita).

  1. J. Sach und A. Wilke, «Elektrotechnisches Wörterbuch». Leipzig, 1895.