Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
1. Internaciaj rilatoj kaj latina lingvo


11. Science-teknikaj ideoj kaj terminoj kaj neceso de ilia „unuecigo“

Organizo de science-teknikaj interrilatoj necesigas antaŭ ĉio:

1) ekzaktan precizigon (laŭ senco) de science-teknikaj ideoj, unuavice precizigon de difinoj por diversaj mezuroj kaj grandoj kaj

2) starigon de vicoj da nomoj (terminoj) por esprimi certajn precizigitajn scienc-teknikajn ideojn.

Internaciaj rilatoj, interŝanĝo de sperto, diskonigo de science-teknikaj inventoj estas grave malfaciligata, se forestas unueco en kompreno kaj uzado de scienc-teknikaj ideoj kaj terminoj.

Sed la scienc-teknikaj terminoj estas parto de la lingvo, kiun K. Marx difinis kiel specialan surkonstruaĵon, kiu «simile al konscio devenas el neceso rilati kun aliaj homoj». (K. Marx kaj F. Engels en «Fragmentoj pri L. Feuerbach»).

En naciaj lingvoj la necesa unueco en uzado de certaj ideoj kaj terminoj estas ellaborata iom post iom, el ĉiutaga sperto, per konstanta uzado de la lingvo. Sed starigo de necesa unueco de ideoj kaj de terminoj, esprimantaj koncernajn ideojn, en internaciaj rilatoj ol uzado de propra lingvo ĉe rilatoj inter samlingvanoj kaŭzas, ke tre malfacile ellaboriĝas iuj elementoj de internacia unueciĝo de ideoj kaj terminoj. Tial la problemo de la lingvo kaj aparte la problemo de unuecigo de scienc-teknikaj ideoj kaj terminoj fariĝas speciale komplika en ĉiuj kazoj de organizado de internaciaj rilatoj.

Scienculoj, kies interesoj etendiĝas ekster la limoj de iu aparta lando, havas plejan bezonon por perfektigo kaj precizigo de internaciaj rilatoj.