Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

boloj de elementoj en kemio, el kiuj ekzemple, signo S (Sulphure) por sulfuro estis uzata ankoraŭ de Virgilo dum la unua centjaro de nia erao[1].

Ankaŭ la simboloj, kiel V, W, A (volto, wato, ampero) k.a., derivitaj de nomoj de apartaj gravaj scienculoj, ricevis internacie rekonitan signifon.

Sed samtempe ekzistas ankaŭ multaj aliaj kazoj, kiam internacia unuecigo de simboloj estas malfaciligata pro diverseco de naciaj simboloj, jam delonge akceptitaj kaj uzataj. En tiaj kazoj restas la sola ebleco: analogie al internacia akordigo de senco-signifo de diversnaciaj terminoj — akordigi ankaŭ la internacian komprenon de simboloj (malsamaj por diversaj lingvoj sed posedantaj la sama sencan signifon).


3. Science-teknikaj klasifikoj kiel premiso por unuecigo de ideoj kaj terminoj


Nuntempe en ĉiuj landoj estas farataj laboroj, celantaj pliprecizigon de scienc-teknikaj ideoj, elekton de fiksaj por ili terminoj kaj ilian detalan difinon.

Tiuj laboroj havas gravan pozitivan valoron rilate al evoluigo de scienco kaj tekniko en koncernaj landoj kaj rilate al plialtigo de kvalito de scienc-teknika literaturo en koncernaj lingvoj.

Tiuj laboroj estos gravaj kaj utilaj ankaŭ por la tutmondaj scienco kaj tekniko, ĉar ili plifaciligas internacian uzadon kaj komprenadon de nacia scienc-teknika literaturo.

Por sukcesigo de terminara normigo unuavice necesas precize klasifiki la ideojn. La klasifiko de ideoj estas nepre necesa ĉe unuecigo de terminoj en unu lingvo. Forigo de tiaj lingvomankoj kiel sinonimoj, omonimoj kaj neĝusta kompreno de esprimoj povas sukcesi iagrade eĉ sen klasifiko de ideoj, sed tia laboro fakte restos nur paliativa solvo de la problemo, ne donos eblecon forigi plej gravajn mankojn de terminaro, kiuj enestas en senco de terminoj (ideoj), sed ne en ilia formo. Kiel ekzemplo povas servi la kompreno de terminoj: «konsistenco» («denseco» — proporcio de maso de solido al ĝia volumeno) kaj «specifa pezo» (proporcio de konsistenco de solido al konsistenco de akvo, t.e. abstrakta nombro). Paralela uzado de ambaŭ terminoj ofte rezultigas miskomprenojn. Forigi similan miskomprenon estos eble nur per forigo de unu el la terminoj, ekz. per forigo de «specifa pezo», samtempe eliginte, el fundamentaj scienc-teknikaj ideoj la ideon mem pri «specifa

  1. G. Peano. «Vocabulario Commune», Torino, 1915, p. 569.