Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Al la vortoj de Descartes pri ebleco klasifiki ĉiujn ideojn kaj pri konstruado de filozofia lingvo Leibnitz faris sekvantan noton:

«Kvankam ĉi tiu lingvo dependas de vera filozofio, tamen ĝi ne dependas de perfekteco de la filozofio. El tio sekvas, ke tia lingvo povas esti konstruita, se eĉ la filozofio ne estos perfekta. La lingvo evoluos paralele kun evoluo de homaj scioj». [1]

Tiu noto, farita de Leibnitz, estas precipe karakteriza per tio, ke ĝi starigas la tezon, ke neebleco starigi plenan science kontentigan klasifikon, ne signifas tamen, ke eĉ «ne plenaj» kaj «ne tute» perfektaj klasifikoj ne povas havi pozitivan valoron por unuecigo de konceptoj kaj por organizado de sciencaj rilatoj.

Tiun tezon ni entute estas pretaj akcepti — cetere, kun rezervo, ke neniam kaj neniel oni povas limigi la disvolvon de la «lingvo» nur per vojoj «evoluaj». Same kiel en scienco kaj en filozofio okazis kaj okazas «revolucioj», renversoj de antaŭe ekzistintaj konceptoj, same ankaŭ revolucioj, renversoj povas okazi en sciencaj klasifikoj kaj en konstruitaj sur ilia bazo, sciencaj nomenklaturoj (terminaroj).

Pluraj aŭtoroj, laborintaj pri la problemo de ĝeneralaj klasifikoj, ne penis tamen doni klasifikon tiel science perfektan, kian volis aranĝi Descartes kaj Leibnitz.

Tiuj aŭtoroj sukcesis doni pli aŭ malpli kompletajn por sia tempo sistemojn de klasifiko, kiuj, almenaŭ teorie, estis uzeblaj por esprimi diversajn «simplajn» kaj «malsimplajn» ideojn kaj eĉ por konstrui internacian «filozofian» lingvon de la scienco.

Angla pedagogo George Dalgarno [2], unua laŭtempe, donis kompletan sistemon de klasifiko por «ĉiuj» ideoj, kaj sur bazo de tiu klasifiko li kreis projekton de nova terminaro kaj nova lingvo.

Dalgarno dividis ĉiujn ideojn je 17 klasoj, signitaj per 17 literoj. La litero, sekvanta post la unua litero, karakterizis koncernan subklason de ideoj (duan ŝtupon de klasifiko), la tria litero karakterizis grupon de ideoj (trian ŝtupon de la klasifiko) k.t.p.

Simila aranĝo de la klasifiko kaj simila konstruo de klasifikaj nomenklaturoj estas karakteriza por ĉiuj projektoj de «filozofiaj» klasifikaj sistemoj [3].

Kiel ekzemplon ni citas eltiraĵon el la lasta tiaspeca projekto, prilaborita de E. Foster [4].

En ĉi projekto apartaj literoj kaj iliaj kombinaĵoj en sinsekva ordo

signifas:

  1. «Opusculles et fragments de Leibnitz», ed. Couturat, Paris 1903, p. 27 — 28.
  2. Dalgarno «Ars Signorum, vulgo character universalis et lingua philosophica qu (qua) poterunt nomines diversissimorum idiomatum etc…». London, 1661.
  3. Vidu la liston de koncernaj verkoj kaj projektoj en verko de P. Stojan. «Bibliografio de internacia lingvo». Genève, 1929, p. 45 — 54.
  4. E. P. Foster — «Ro-Latin-English Vocabularium», Waverly (USA), 1931.