Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Neebleco konstrui tian klasifikon antaŭdifinas siavice neeblecon doni la sistemon de «universala», «filozofia» lingvo, bazita sur tiaspeca klasifiko.

Tamen kelkaj fakaj klasifikoj ne «absolutaj» kaj ne «sendisputeble ĝustaj» povas havi pozitivan valoron ĉe unuecigo de fakaj terminaroj.

32. Fakaj klasifikoj

Diverstempe diversaj personoj aŭ organizaĵoj prilaboris pli aŭ malpli detale fakajn klasifikojn de animaloj kaj kreskaĵoj. Ankaŭ por anatomio, kemio kaj kemiaj kombinaĵoj estis ellaboritaj se ne plenaj — do almenaŭ partaj klasifiksistemoj. Ĉi tiuj klasifikoj apartenas al tiel nomataj natursciencoj (v. § 34).

Kiel fakaj klasifikoj povas esti konsiderataj ankaŭ diversaj sistemoj de laŭgrupa ordigo kaj simboligo por krudmaterialoj, instrumentoj fabrikaĵoj, maŝinpartoj kaj mekanismoj en industrio, en apartaj uzinoj kaj entreprenoj.

Sed la klasifikoj en natursciencoj havas internacian karakteron; kaj la aplikado de apartaj fakaj teknikaj klasifikoj estas ordinare limigita per unu nacio, lando aŭ eĉ unusola entrepreno.

33. „Science-naturaj“ kaj „artefaritaj“ klasifikoj

Konforme al malsama karaktero de natur-sciencaj kaj industriaj klasifikoj [1] oni kelkfoje provas dividi la klasifik-sistemojn mem je «naturaj» kaj «artefaritaj».

La aŭtoroj, kiuj dividas la klasifik-sistemojn laŭ menciite kriterio, argumentas per tio, ke «naturaj» klasifikoj estas konstruataj «pro objektiva celo distribui la objektojn kaj ideojn laŭ ĉefaj (esencaj) kriterioj kaj atributoj» kaj la klasifikoj «artefaritaj» havas celojn praktikajn (oportuneco de komuniko de esplorrezultoj); tial do la «praktikaj klasifikoj» povas malatenti la problemon pri ĉefaj kriterioj kaj atributoj.

Similaj provoj klasifiki la klasifiksistemojn mem estas abstrakte skemecaj. Sendube, ankaŭ ĝis nun forestas iuj absolute sendisputaj «sciencaj» klasifikoj (eĉ en natursciencoj), kiuj ne estus korektigeblaj aŭ kompletigeblaj ĉe plua evoluo de la scienco. Sed same, sendube, ĉiu klasifiksistemo tuj post sia starigo metas antaŭ si ne iujn «objektivajn celojn»,

sed celojn tute praktikajn — asimili iun fakon, akceli pluan asimilon

  1. V. la artikolon de E. Radlow — «La Klasifiko» en la ruslingva enciklopedia vortaro de Brockhaus kaj Efron, v. XV, pĝ. 298.