Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de la scienco. Tiu konsidero rilatas same al klasifiko en natursciencoj kaj same al klasifiko de objektoj kaj procedoj en industrio.

Ankaŭ la modernaj klasifikoj de zoologio kaj botaniko ĝis nun ne solvis kelkajn problemojn, interalie la problemon pri tio, kiajn klasifikajn kriteriojn necesas konsideri plu aŭ malpli «esencaj». Tiu fakto ne malhelpas, ke la nuntempa botanika klasifiko estas senkompare pli perfekta kaj science pli preciza ol primitiva klasifiko de kreskaĵoj, donita de Theofrasto (371-286 j. antaŭ nia erao), kiu dividis ĉiujn kreskaĵon laŭ klasoj: arboj, arbustoj, plurjaraj kreskaĵoj kaj herboj. Theofrasto allasis en ĉiu klaso ekzistadon de nur du grupoj: «nekulturitaj» kaj «kulturitaj» kerskaĵoj. La klasifiko de Theofrasto estas laŭ esence praktika poraplika klasifiko, bazita sur tiama nivelo de homaj bezonoj.

Theofrasto eĉ la «plurjarajn nekulturitajn» kreskaĵojn klasifikis laŭ ilia rilato al la homo, ĉu ili pikas, aŭ ne (ĉu ili havas dornojn aŭ ne).

La saman nur-aplikan karakteron havas la zoologia klasifiko de Dalgarno (v. § 3113), kiu starigis sekvantajn kriteriojn por la klasifiko: viva estaĵo — besto — kvarpiedulo. Sekvante la kriterion «kvarpieda» en la saman klasifikgrupon trafas la ĉevalo kaj krokodilo. Niaj konoj en zoologio nun pli kreskis kaj ni uzas nun ĉe klasifiko de bestoj — science multe pli ĝustan kriterion de «mambesto».

Sed la praktikaj klasifikaj sistemoj ne pretendas je «absoluta scienca precizeco». Ili estas ŝanĝataj konforme al la nove aperantaj bezonoj, kiuj dependas siavice de la nivelo de konoj kaj de ekzistantaj ebloj.

Ĉiu scienco kaj ĉiu sfero de organizita homa influo al naturo antaŭdifinas ian klasifikon de objektoj kaj ideoj. Se tiu klasifiko eĉ ne ĉiam estas klare videbla, do tiam ĝi estas en iu kaŝformo; se ĝi ne estas formulita kiel klasifiksistemo, do tiam praktike ĝi tamen ekzistas. Praktike tia klasifiko ĉiam ekzistis ankaŭ en la sfero de industria agado de la homo; kaj ĝi ĉiam konstruiĝis konforme al la ekzistantaj bezonoj kaj al la ekzistanta nivelo de la tekniko. Tiel, dum la epoko de metiista produktado bazo por industria klasifiko estis la materialoj, prilaborataj de metiistoj — ligno, ŝtono, fero. Dum epoko de starigo de manufaktura industrio la klasifiko laŭ materialoj ne estis forĵetita, sed krome aldoniĝis klasifiko laŭ karaktero de produktado kaj laŭ laborprocedoj (operacioj). Kaj dum la epoko de moderne peza kaj malpeza industrio krom menciitaj kriterioj aldoniĝas ankaŭ klasifiko laŭ laborlokoj kaj laŭ staboj.

Dum estonta evoluo de la tekniko certe estos prilaborataj ankoraŭ pli kompletaj, pri perfektaj kaj science pli fundamentaj sistemoj de klasifiko, ol la nun ekzistantaj kaj nun uzataj.

Pro ĉio supredirita ni malakceptas la principon de divido de klasifik-sistemoj je «naturaj» (sciencaj) kaj «artefaritaj» »praktikaj) kaj postulas, ke ĉiu klasifiko respondu al certaj «praktikaj» bezonoj kaj al nivelo de moderna scienco.