Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

konstrui novajn nomenklaturajn sistemojn sur bazo de nacia, na latina lingvo.

En 1772 j. en «Journal de Phisique» estus publikigita de Giton de Morveau projekto de kemia nomenklaturo en franca lingvo. De Morveau estis la unua, kiu dividis la substancojn je acidoj, bazoj kaj saloj.

Tiu divido restis ĝis nun.

Laboroj de de-Morveau igis famon Lavoisier organizi ĉe franca Akademio specialan komisionon por ellabori novan francan kemian nomenklaturon.

En la nomenklatura projekto de tiu komisiono estis donitaj specifaj finaĵoj: por acidoj kun diversa enhavo de oksigeno — ique, eux; por saloj de acidoj depende de la grado de ilia oksidiĝo -ate, -ite (sulfato, sulfito) k. t. p.

Ĉi tiun kemia nomenklaturo baldaŭ penetris en aliajn landojn, estis asimilita per aliaj lingvoj kaj plejparte restis senŝanĝa ĝis nun [1].

En 1811 Bercelius, subtenante kaj pliprofundigante principojn de la klasifiko, starigitajn de liaj antaŭuloj, tamen pledis kontraŭ la «nacia» nomenklaturo kaj por konservo de nomenklaturo «latinida».

Sian postulon Bercelius bazis sur tio, ke la kemio bezonas «normalan» nomenklaturon, sendependan de iu aparta nacia lingvo [2].

La proponoj de Bercelius faris bonan servon ne nur por konstruo de internacia kemia nomenklaturo, sed ankaŭ por ploordigo de simboloj, uzataj en kemiaj formuloj kaj por ilia internacia unuecigo. (v. § 42).

3413. Klasifike kaj nomenklature en organika kemio

Necesas tamen konstati, ke la problemo pri ordigo de kemia nomenklaturo ankoraŭ ĝis nun ne estas solvita kontentige. Ĝis nun validas konstato de franca kemiisto J.B.A. Dumas en la libro «Leçons sur la philosophie chimique» (Paris, 1837): «la kemia nomenklaturo ne harmonias plu kun la scienco (kemio) kaj necesas insiste rekomendi ĝin lerni kiel lingvon, ne kiel sistemon».

La nomenklaturo de neorganika kemio estas sistemigita pli komplete kaj pli kontentige, ol tiu de organikaj kombinaĵoj. En la j. 1889 la problemo pri reformo de spontanee kreskinta nomenklaturo de organikaj kombinaĵoj estis starigita de francaj kemiistoj ĉe internacia kongreso de kemiistoj.

La sekvanta kongreso de kemiistoj en 1892 j. en Ĝenevo akceptis laŭ raporto de aparta komisiono kelkajn tezojn, kiuj devis ebligi starigon de sistemigitaj nomaroj (el elementoj de antaŭaj terminaroj kaj ankaŭ el novaj greko-latinaj elementoj) por ĉiuj organikaj kombinaĵoj, depende de la elementoj enirantaj en kombinaĵojn kaj depende de strukturo

de tiuj kombinaĵoj (kemiaj formuloj). Samtempe la ĝeneva kongreso

  1. Berhelot. «La revolution chemique», 1890, ch. XIII.
  2. «Journal de Phisique», v. LXXIII, p. 253—286.