Saltu al enhavo

Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Ju pli evoluas la scienco kaj tekniko, des pli kreskas la neceso por internaciaj science-teknikaj rilatoj, neceso por starigo de «internacia» unueco en komplikaj science-teknikaj ideoj kaj koncernaj terminoj.


12. Latina lingvo la internacia lingvo de mezepoko

La lingvoj de grandaj kulturaj nacioj provis ludi rolon de ilo por internaciaj rilatoj ĉiam, kiam aperadis bezonoj por tiaj rilatoj.

Tian rolon dum diversaj epokoj kaj en diversaj landoj ludis lingvoj: ĉina, ŝumera, sanskrita, greka, k. a. Romaj legioj dum la militoj de Roma respubliko kaj imperio disvastigis tra la tuta mondo samtempe la romanan kulturon kaj la latinan lingvon.

Post disfalo de romana imperio la latina lingvo restis lingvo de la katolika eklezio kaj de scienculoj. En formoj de «mezepoka latino», adaptita al kondiĉoj kaj cirkonstancoj tiutempaj, ĝi daŭris servi kiel klasa literatura lingvo de dominantaj klasoj, ĉar ne estis ankoraŭ formitaj naciaj lingvoj de nove formiĝintaj eŭropaj popoloj.

Samtempe, tiu mezepoka latino funkciis kiel ilo de internaciaj rilatoj. La scienco de tiu tempo, kiu ne evoluis ekster la ideoj kaj atingoj de la klasika mondo, la scienco, kies plej altaj aŭtoritatoj estis Aristotelo kaj Arkimedo — eĉ ne bezonis iun pli perfektan ilon por internacia interkomunikigado.

121. Forigo de latina lingvo, kiel internacia lingvo de scienco

Venis tempo, kiam feŭda regimo de mezepoko estis rompita per novaj inventoj kaj novaj metodoj de mastrumado.

Malkovro de la Nova Mondo, konturiĝo de grandiozaj perspektivoj de plioftigo kaj plisimpligo de rilatoj kun Hindio kaj kun la landoj de Malproksima Oriento, plivastiĝo de la regionoj de homaj scioj, kresko de industrio kaj komerco kaj kune kun tio kresko de fortoj kaj de influo de komerca kapitalo — ĉio ĉi antaŭdifinis formorton de feŭda reĝimo, leĝigita per nacia limigiteco de Mezepoko. Ĉio ĉi starigis vicon da novaj problemoj, por kies solvo necesis interkomunika ilo pli perfekta ol la mezepoka latina lingvo. Tiu lasta jam ne povis kontentigi postulojn de la nova eŭropa civilizacio. Internaciaj rilatoj jam ne estis monopolo de katolika eklezio, de limigita rondo de skolastaj scienculoj kaj de dominanta supra tavolo de la mezepoka socio. Juna, rapide fortiĝanta, nacia burĝaro anstataŭis uzadon de latina lingvo per uzado de propraj evoluintaj kaj gramatike precizigitaj klasaj naciaj dialektoj.

Anstataŭ «sola lingvo de eŭropa scienco» aperis literaturaj lingvoj de eŭropaj popoloj.