Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rifuzis ordigi nomenklaturojn por kombinaĵoj, kies strukturo ne estis ankoraŭ esplorita kaj fiksita.

Ĝenerale la kongreso rekomendis: 1. starigi por ĉiu organika kombinaĵo paralele kun la jam uzata nomenklaturo oficialan nomon, kiu ebligus ĝin facile trovi certaloke en tabeloj kaj vortaroj kaj 2. ke la aŭtoroj en siaj verkoj post la kombinaĵ-nomoj, uzataj de ili, aldonu en krampoj la novajn oficialajn nomojn.

342. Ĝenerala karakterizo de nomenklaturoj, konstruitaj sur klasifika bazo

En historio de ellaboro de kemia nomenklaturo jenaj momentoj estas aparte karakterizaj:

1. Prilaboron kaj pliprecizigon de scienc-teknika nomenklaturo, kiel regulo, antaŭeniras prilaboro de kelkaj klasifikoj pli aŭ malpli kompletaj, pli aŭ malpli kontentigaj.

2. Ju pli kompletaj estas la scioj en koncerna fako, des pli perfekta estas la klasifiko kaj des pli kontentiga povas iĝi la nomenklaturo, bazita sur tiu klasifiko.

3. Ĉar ne estas eble doni absolute idealan klasifikon, ankaŭ ne estas eble krei idealan terminaron (nomenklaturon).

4. Kontentigaj, akorditaj laŭ senco-signifo kaj formo, science-teknikaj nomenklaturoj, ne povas esti konstruitaj sen ŝango de antaŭaj, eĉ internacie aplikataj, eĉ «latinidaj», nomenklaturoj.

5. Scienc-teknikaj nomenklaturoj karakterizas nomojn de certaj klasoj, specoj kaj grupoj per certaj prefiksoj kaj finaĵoj, laŭeble prenante ilin el antaŭe ekzistinta «latinida» terminaro.

6. En solvo de problemo pri fakaj scienc-teknikaj terminaroj estas ege interesitaj ĉiuj fakuloj; kaj tial ekzakta solvo de terminara problemo havas ĉiujn ŝancojn por internacia disvastiĝo.

343. Klasifikoj kaj terminaroj en aliaj fakoj

La supre cititaj tezoj rezultas ankaŭ el sperto, rilatanta ellaboron de alifakaj klasifikoj, unuavice en zoologio kaj botaniko.

Tiel, ekzemple, en la latina nomenklaturo de animaloj, kiun komencis sistemigi Carl Linné (1707-1778) kaj poste Georgo Cuvier (1769-1832), nomoj de ordoj, familioj kaj specoj estas karakterizataj per koncernaj laŭeble samaj finaĵoj. Ekzemple la nomoj de ĉiuj ordoj de insektoj havas karakterizan latinidan finaĵon — ptera (Coleoptera — koleopteroj, Hymenoptera — himenopteroj, Lepidoptera — lepidopteroj); la nomoj de ĉiuj familioj de ĉiuj ordoj de insektoj ricevas la finaĵon — idae (Cicindelidae — cicindeloidoj, Carabicidae — karaboidoj, Dytiscidae — ditiskoidoj).