Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


13. Provoj konservi latinan lingvon por la rolo de internacia lingvo

Por scienculoj de tiu tempo aŭ almenaŭ por plej progresema parto de ili estis tute klara — la neevitebla formorto de latina lingvo, jam ne taŭganta por la rolo de internacia lingvo de scienco. Unu el plej grandaj humanistoj de tiu tempo, hispano Johan Ludwig Vives en sia libro «De Disciplinis» (1532) skribis timoplene: «Estus feliĉo, se ekzistus unu lingvo kiun povus uzi ĉiuj popoloj… Pereos la latina lingvo kaj tiam aperos konfuziĝo en ĉiuj sciencoj kaj fremdiĝo inter la popoloj».

Formorto de latina lingvo kaŭzis plurajn «profetaĵojn» de tiutempaj scienculoj, kiuj kredis, ke latina lingvo estos anstataŭigita per iu nova ilo de internaciaj rilatoj.

Tiun temon priparolis scienculo-kuracisto kaj astrologo Nostradamus en siaj profetaĵoj «Centuries» (Lion, 1555), anoncante aperon de nova kultura lingvo «inter popoloj latinaj kaj orientaj». Pri la samo pensis kaj skribis fama filozofo Descartes (1629)[1] fama ĉeĥa pedagogo Jan Amos Komenski, cetere ne ĉesinta verki en latina lingvo (Via Lucis, 1641), Leibnitz (1666)[2] k. a.

Estis farataj provoj — konservi kaj adapti latinan lingvon en iu formo por la celoj de internaciaj rilatoj.

131. Vulgarigita „makarona“ latina lingvo

Estis farataj diversaj provoj akordigi elementojn de latina lingvo kun elementoj propraj al aliaj lingvoj por fari tiamaniere la latinan lingvon pli riĉa, pli esprimplena kaj pli akceptebla por vasta uzado konforme al la nove aperintaj bezonoj. Jam la latina poeto Ausonius Decimus Magnus (laŭ origino kelto el Gallio, 310—395) permesis al si en siaj verkoj miksadon de elementoj de latina kaj greka lingvoj.

Esence ankaŭ ja la tuta skolasta «mezepoka» latino en pli aŭ malpli granda grado estis konglomerato de klasika latina lingvo kun popolaj elementoj, kun grek-ismoj kaj provincaj variaĵoj.

Tian miksadon de elementoj de latina kaj gepatra lingvoj ĉe la fino de 15 kaj komenco de 16 jarcento speciale multe praktikis la mortinta en 1488 italo Tifi degli Odassi (Carmen Macaronicum, 1490) kaj kelkaj francoj, el kiuj plej konsiderinda estas la benediktano Teofilo Hieronimo Folengo[3]. Menciitaj aŭtoroj, protestante kontraŭ latino de la katolika eklezio, provis samtempe pli malpli konscie, adapti la mezepokan latinon al bezonoj kaj konceptoj de nova tempo, fari ĝin pli komprenebla kaj pli akceptebla por pli vastaj rondoj de socio. Sed tiaj provoj montriĝis

neakcepteblaj same por la vasta publiko, kaj same por la scienculoj.

  1. R. Descartes. „Œuvres Complètes“, Paris, 1897, édition Cerf., v. I, p. 76.
  2. V. Leibnitz, «Opera Omnia», Genève, 1768, v. VI, p. 267.
  3. C. Nodier «du language factice, appelé macaronique», Paris, 1834.