Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kiam la naciaj literaturaj lingvoj pli evoluis, tiam ĉesis la provoj praktiki «makaronan» latinon. La memoro pri monaĥo Folengo kaj pri liaj kunlaborantoj restis nur en specialaj verkoj pri historio de mezepoka literaturo.

132. Pliriĉigo de latina lingvo per novaj terminoj

Ĉar la latina lingvo restis tamen uzata de katolika eklezio kaj ĉar ankaŭ burĝaj scienculoj ĝin uzis dum la 17 kaj 18 jarcentoj, do ĝi devige ĉiam plikompletiĝis per diversaj barbarismoj, per terminoj por novaj ideoj, prenitaj el nov-eŭropaj lingvoj.

La vorttrezoro de latina lingvo en la formoj, kiel ĝin uzis Virgilo, Galeno kaj eĉ mezepokaj skolastikuloj, estis tute nesufiĉa por la postuloj de evoluinta scienco kaj tekniko.

Kaj kun plua evoluo de scienco kaj tekniko la eblecoj praktiki latinan lingvon daŭris ĉiam malpliiĝi same por la klasikaj formoj de latino kaj ankaŭ por formoj variigitaj kaj pliriĉigitaj per diversaj barbarismoj.

Novaj terminoj, enigataj en la latinan lingvon neniel asimiliĝis kun strukturo de la lingvo. Kombinaĵoj el latinaj elementoj — ekzemple «omnibus» — restas laŭesence tute kontraŭnaturaj el vidpunkto de klasika latina literaturo. Latina lingvo, kompletigita per barbarismoj (photographia, telephonus k. a.) kaj per vortoj derivitaj (ferrae viae ordines-vagonaroj, trajnoj, typoscriptorium — skrib-maŝino, militum tribunus — generalo, organum magneto electricum — elektromagneto), jam estas nek latino de Galeno, nek latino de mezepokaj scienculoj. Kaj samtempe, eĉ saturita per novaj formoj, necesaj por nuntempa vivo, la latina lingvo konservas ĉiujn malfacilaĵojn, proprajn al ĝia arkaika gramatiko, al ĝia morfologio kaj etimologio[1].

Celkonforme daŭras apliki la latinan lingvon ĝis nun nur la katolika eklezio en dekretoj de roma papo. Sed ankaŭ en tiuj ekleziaj dokumentoj tia apliko estas afero malfacila, speciale malfacila pro la disiĝo inter la «latino» kaj la bezonoj de la vivo.

La propono de Gonzague de Reynold, profesoro de franca literaturo en Berna universitato, membro de la Komisiono de kultura kooperado ĉe Ligo de Nacioj, kiu en sia raporto[2] al Ligo de Nacioj pledis por restarigo de latina lingvo — tutegale ĉu klasika, ĉu en ĝiaj mezepokaj formoj[3] en la rolo de mondo-lingvo — estas nek celkonforma, nek bone pripensita.

Latina lingvo en nuntempo kaj en ĝiaj nunaj formoj neniel povas

esti konsiderata kiel io unueca laŭ ĝiaj formoj kaj laŭ senca signifo de

  1. v. L. Couturat et L. Leau «Histoire de la langue universelle», Paris, 1907, p. 515—540.
  2. v. «Bibliothèque Universelle et Revue de Genève», Genève, 1925, p. 604—632, 745—769.
  3. Dr. E. Wüster «Internationale Sprachnormung in der Technik» VDI, Berlin, 1931, p. 256.