Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de tiu sistemo konsistas preskaŭ tute e(nelegebla teksto) latinaj elementoj. Senca signifo de frazoj estas difinata laŭ la ordo de vortoj kaj vortelementoj.

En 1904 Peano publikigis komparan vortaron de internacia latina lingvo («Vocabulario de latino internationale comparato cum A. F. G. H. R. G. S.», Torino, 1904)[1]. Tiu vortaro plej efike pruvas, ke en ĉiuj eŭropaj lingvoj ekzistas sufiĉa nombro da identaj vortoj, devenantaj el latina lingvo kaj uzeblaj por restarigi ilon de internaciaj rilatoj, kies funkcion siatempe plenumis la latina lingvo.

Philosophia, logica, mathematica, geometria, respublica, moneta, calendario, algebra, cifra — ĉiuj ĉi vortoj penetris el klasika latina lingvo en la modernajn lingvojn.

Aliigoj de menciitaj vortoj en naciaj lingvoj okazas plejparte pro malsamoj gramatikaj reguloj kaj pro malsamaj reguloj de vortfarado, karakterizaj por diversaj lingvoj. Ĝuste tiakaŭze Peano konsideris gramatikon kiel neutilan kaj eĉ malutilan.

Peano proponis uzi la sistemon «Latino sine flexione», prenante necesajn vortojn en latina formo kaj ordigi ilin en frazo tiamaniere, ke la senco de la frazo estu komprenanta el frazeroj kaj el ilia reciproka rilato.

Ni citu jenan ekzemplon de Latino sine flexione:

«Si m, n est numero rationale positivo aut numero reale positivo, et si x es quantitate positivo minore de n, semper es:

(el monografio de Peano — «Relatione inter medio Arithmetico et Geometrico»).

Peano kaj kelkaj liaj adeptoj verkis en sistemo «Latino sine flexione» kelkajn sciencajn verkojn, precipe matematikajn[2].

Tiuj verkoj, plenaj per certa-grade internaciaj matematikaj terminoj, plenaj per internacie kompreneblaj matematikaj formuloj kaj simboloj, estas sendube kompreneblaj por ĉiuj specialistoj, kiuj scias «latinan» matematikan terminaron.

Sed la dirito rilatas nur al legado de tekstoj en «Latino sine flexione».

Skribi kaj paroli laŭ tiu ĉi sistemo estas multe pli malfacile. Foresto

  1. Dua eldono — «Vocabulario Commune ad linguas de Europa», Torino, 1909.
  2. Ni citas ĉi-sube liston de kelkaj el tiuj verkoj (du lastaj verkoj estas la solaj en tiu sistemo pri tekniko): G. Peano «Definitione de numeros irrationale secundo Euclide», «Operationes super Magnitudines» (apartaj represaĵoj el itala revuo «Rassegna»). A. Borio — «Progressione arithmetico de gradu superiore ad uno», Cuneo.
    E. Stamm — «Connexione inter operationes arithmetica et logica», Krakow, 1992.
    K. Panebianco — «Lege de Hayu et Lege de Symmetria», Cuneo 1992.
    A. Fanti — «PRincipios Elementario de Radiotelegraphia et Radiotelephonia», Washington, 1925.
    «Nomenclatura pro technologia de illuminatione et Normas photometricos», Washington, 1928.