Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pri internacia lingvo, sed pri starigo de internacia kodo. Taŭgeco de tiu propono estis fiksita per prezento de tiu raporto al la Terminologia Komisiono de Akademio de Sciencoj de USSR. Por montri la solan praktikan eblon antaŭenpuŝi la internacian terminaran unuecigon, kiu nerefuteble konsistas nur en akcepto de iu lingvo aŭ kodo — mi donis en la enkondukaj ĉapitroj mallongan historion kaj analizon pri ĉiuj provoj faciligi internacian komunikadon (klasifikaj sistemoj, pazigrafioj, simbolsistemoj k.t.p.). La 6-a ĉapitro de la raporto donas resumon kaj logikan konkludon. Aldone al tiu ĉapitro mi volas deklari jenon — speciale por esperantistaj legantoj. La amasa praktika uzado de esperanto nepre kaj konstante vastigos tiun homan bazon, kiu siatempe antaŭdifinos ĝeneralan akcepton de esperanto — en tiuj, eble modifitaj, formoj, kiujn donos al esperanto dum daŭranta kaj plivastiĝanta ĝia uzado la esperantistaro. Sed paralele kun tiu vastamasa uzado de la lingvo, nun povas veni nova stimulilo por akcepto de internacia lingvo kaj tiu stimulilo povas esti la internacia terminologia kodo, akceptota de la Internacia Asocio por Normigo. Necesas nur, ke de la komenco mem tiuj du vojoj havu komunajn elirpunktojn kaj antaŭfiksu komunan finan celon. Ju pli multe la esperantistoj partoprenos, ne nur en la amaso uzado de la lingvo, sed ankaŭ en prilaboro de koncernaj teoriaj problemoj, ju pli multaj fakuloj, teknikistoj (ankaŭ fakuloj pri lingvo-normigo en tekniko) fariĝos esperantistoj, despli certe la ambaŭ vojoj finkondukos al la sama resulto — al pliriĉigo de esperanto per mankantaj ankoraŭ science-teknikaj terminoj kaj al oficiala akcepto de esperanto kiel konvencia internacia lingva normo, perilo kaj komparilo por ĉiuj naciaj lingvoj.

El la nunaj scioj, el nuna sperto — tia estas la prognozo kiun oni povas starigi por la estonto. Ĉu ĝi praviĝos aŭ ne — estas alia demando. Tio dependas de tro multaj cirkonstancoj ne antaŭvideblaj. Eble realigon de tiu prognozo malhelpos la minacanta nova milito, starigonta ree por kelka tempo ne transireblajn barojn inter la nacioj. Eble ĝian realigon malhelpos inerteco de koncernaj normig-komitatoj kaj ne prepariteco de la esperantistoj por influi ĉi-komitatojn?

Sed ĉiuokaze se tiu provo malsukcesos nun — ĝi estos ripetata estonte. Kaj ĉar sole ĝi povas helpi al internacia terminologia normigo — do ĝi nepre devas iam sukcesi. Se tiu provo sukcesos nek nun, nek dum proksima estonto — ankaŭ tiam la esperantistoj estu certaj, ke ilia vojo estas la ĝusta. Daŭra kresko de esperantistaro kaj de esperanta uzo iam tamen kaŭzos, ke la problemo pri internacia lingvo estos pridiskutata de aŭtoritata internacia centro, ke iam esperanto estos akceptata kaj rekomendata. Kaj post tiu akcepto de esperanto venos bezono fikse normigi ĝian science-teknikan terminaron, kio jam estas farata rilate al la naciaj teknikaj lingvoj. Do, se la provo pri enkonduko de normigita internacia terminologia kodo ne helpos nun al pli rapida progreso de la esperanto-uzo, tiam estonte la kreskanta esperanto-uzo antaŭdifinos normigon de la internacia teknika terminaro sur bazo de es-