Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/80

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

peranto. Ĉiuj do vojoj kondukas al Romo. Eksteraj faktoj povas prokrastigi difinitan akcepton de la internacia helpa lingvo, sed malhelpi tiun akcepton ili ne povas.

Jena estas mia deklaro por la esperantistaro.

Fine: dankon al iama kunlaboranto de D-ro inĝ. E. Wüster — k-do A. T. Samojlenko, kiu zorgis traduki ĉi-verkon ankoraŭ el rusa manuskripto.

Moskvo, 31.7.34.

E. Drezen

P. S. Intertempe okazis du jenaj konsiderindaj faktoj:

1. Tiu raporto estis aŭskultita kaj akceptita de la Komisiono por teknika terminologio de Sovetunia Akademio de sciencoj, kiu iniciatis teorian studon pri la eventuala strukturo de Internacia terminologia kodo.

2. Prezento de koncerna raporto al la konferenco de ISA, okazinta en Stockholm, kaŭzis, ke le 22.IX.34 la reprezentantoj de 19 naciaj normig-asocioj unuanime voĉdonis favore al ĝi kaj komisiis al Sovetunia Normig-komitato pluan laboron en tiu kampo.

Do ni agu

E. D.
4.XI.34.