Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tia konstato, ke eblas organizi internaciajn scienc-teknikajn rilatojn ekster la formoj de iu nacia lingvo havas gravegan signifon. Kaj tiun fakton necesas aparte atenti ĉe analizo de laboroj kaj perspektivoj de internacia unuecigo de scienc-teknikaj ideoj kaj terminoj.


14. Neebleco akcepti iun „planecan“ sistemon de Internacia lingvo

Malsukcesoj de eksperimentoj kun «Interlingua», la sistemo de reformita kaj adaptita al nuntempo latino, substrekas neeblecon sukcese solvi en ekzistanta sistemo de nacie apartigitaj ŝtatoj la problemon pri ĝenerale akceptebla internacia lingvo. Interlingua prezentas el si plene ellaboritan sistemon de lingvo. Laŭ siaj elementoj ĝi estas tre facila por italoj, iom malpli — por francoj kaj aliaj romanaj popoloj, ankoraŭ, malpli — por angloj, multe pli malfacila ĝi estas por germanaj kaj slavaj popoloj kaj tute aŭ preskaŭ fremda ĝi estas por popoloj de proksima kaj ekstrema oriento. Do, objektive la sistemo de «Interlingua» ne estas «neŭtrala» rilate al diversaj nacioj.

Nacia politiko de kapitalismaj ŝtatoj celas trudi al aliaj popoloj uzon de sia «ŝtata» lingvo. Samtempe la esenco de kapitalisma sistemo igas dominantajn klasojn de ĉiu aparta popolo kontraŭstari al la samaj tendencoj de burĝaro alinacia.

Neebleco atingi ĝeneralan akcepton dum kapitalismo de iu nacia lingvo por rolo de internacia lingvo validas ankaŭ por ĉiu «artefarita» kaj «duonartefarita» projekto de internacia lingvo, ĉar tiaj projektoj, kreitaj de apartaj personoj aŭ korporacioj, neeviteble estas pli «akcepteblaj», pli «profitaj» por dominantaj klasoj de kelkaj landoj kaj malpli «akcepteblaj», malpli «profitaj» por dominantaj klasoj de aliaj landoj.

Ĵus menciita tezo antaŭdifinas praktikan neeblecon realigi ideon de Peano — adapti latinan lingvon al internaciaj rilatoj de kapitalisma socio.

Klare formulas neeblecon de akcepto de internacia lingvo dum kapitalismo filozofo de imperialisma epoko Wilhelm Wundt, kiu asertas en sia verko «Völkerpsychologie», ke (en kondiĉoj de neŝanĝebla laŭ vidpunkto de Wundt — kapitalisma sistemo) «nur reala vivanta lingvo povas iĝi mondolingvo kaj sekve ĝi povas efektiviĝi nur post starigo de mondimperio».

Sed la starigo de «mondimperio» estas neefektivigebla pro la kontradikcioj de la kapitalisma sistemo. Cetere, ankaŭ dum epoko de socialismo akcepto de iu nacia lingvo aŭ de iu artefarita lingva sistemo, simila al iu nacia lingvo kaj malsimila al aliaj naciaj lingvoj, kaŭzus preferon al interesoj de iuj nacioj kaj ignoradon al interesoj de aliaj.