Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la lingvoj. Jam tre juna li venis al tiu ideo: kaj en la jaroj maturaj tiu ideo akiris ĉe li ĉiam pli gravan rolon. Pli malfrue, kiam li povis ekkoni ankaŭ aliajn pli realajn konceptojn sociologiajn, — tiu ĉefideo de lia vivo akiris por li jam tian gravecon, ke ĝi ĉiujn aliajn pensojn forŝovis malantaŭen.

Do la tuta idearo de Zamenhof estis ligita kun la problemo pri Lingvo Internacia, kaj tial Zamenhof neniam sukcesis vidi iujn aliajn solvojn por la «malbenitaj problemoj sociaj» ol tiuj solvoj, kiuj metis sur la unuan planon la ideon pri Lingvo Internacia.

Tia konceptaro de Zamenhof havis eĉ certan utilon. Tre verŝajne nur dank’al ĝi Zamenhof pripensis ĝis la fino, ellaboris ĝis la fino kaj sukcesis realigi sian revon pri la lingvo internacia.

La problemoj fakte pli gravaj restis por li ĉiam flankaj, kaj tuta lia atento, tuta streĉo de lia menso estis ĉiam direktita nur al unu — por li senlime grava punkto.

Zamenhof konsideris sin kiel pioniro, kiel profeto de tiu ideo. Li antaŭvidis multajn obstaklojn, sed li kredis al sia praveco kaj al fina triumfo de sia ideo.

Tial li skribis:

«La pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj, la unue renkontita, tre malmulte lerninta bubo rigardas ilin de alte kaj diras al ili, ke ili okupas sin je malsaĝaĵoj...»

Kaj:

«La homoj miras, kiamaniere en nia praktika tempo povas aperi tiaj malsaĝaj fantaziuloj...[1]

Sed tempo forpasas, kaj la hieraŭaj ideoj primokataj iom post iom fariĝas ĝenerale akceptitaj. Kaj Zamenhof sukcesis ĝisvivi grandajn triumfojn kaj gravajn akceptojn, se ne por sia «socia idearo» do tiam por la praktike de li solvita problemo pri la Lingvo Internacia.

  1. «Fundamenta Krestomatio», p. 269