Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nur nedifinitan fratecan senton kaj esperon... kiujn naskas la rekontiĝado sur neŭtrala lingva fundamento»...

Sed li volis kredi ke la Lingvo Internacia jam kreis adeptojn pretajn por aliĝi al iuj pli klare esprimitaj filozofie - etikaj principoj.

La unua Universala Kongreso de esperanto sugestis al li penson ke:

«Nun en Bulonjo sur Maro fakte komenciĝas en pli granda mezuro la reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj membroj de la homaro».

Li volis kredi, ke esperanto kaj ĝia interna ideo jam komencas unuigi homaron en «unu rondo familia, — ĉar nun ni vidas antaŭ ni grandegan nombron da varmegaj amikoj de esperanto, kiuj reprezentas per si preskaŭ ĉiujn landojn de la tera globo, preskaŭ ĉiujn naciojn, ĉiujn rangojn kaj klasojn de la homoj».

Tiuj vortoj estas fakta esprimo de la idealo de klas-paco. Eble en limigita rondo de la unuaj esperantistoj, renkontantaj unu alian por unu semajno sur neŭtrala tero de Universala Kongreso, tiu «klaspaco» eĉ estis realigebla. Sed nature neniu lingvo, neniu interna ideo kapablas kaj kapablos starigi tian klaspacon en ordinaraj kondiĉoj de homa kunvivado, ekspluatado kaj laborado.

Memorante la tagojn de Bulonja Kongreso Zamenhof post unu jaro skribis: «La mirinda sukceso de la Bulonja Kongreso konvinkis la iniciatorojn de la homaranismo, ke absoluta justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj estas plene ebla»[1].

Tial anstataŭ nebula esperantismo li decidis fondi pli klare difinitan filozofie-socian movadon «Homaranismon».

Samloke (p. 6) Zamenhof klarigas la ĉefan celon kaj konvinkon de homaranoj: «La homaranoj estas konvinkitaj ke ĉiu nacia aŭ religia ŝovinismo kaj ĉiu celado de unu gento

  1. «Homaranismo (Hilelismo)», Peterburgo, 1906, p. 5.