Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

brilan paroladon, kiu famigis lin en la koncernaj sferoj»[1]. Pri la samo rakontas ankaŭ E. Privat.

Tamen kun paso de la tempo Zamenhof komprenis, ke zionismo estas nur alia formo de la sama nacia ŝovinismo, kiun li lernis per tuta forto de sia menso malami de sia junaĝo mem.

Lasinte ideon de zionismo, Zamenhof ne povis akcepti ankaŭ la ideojn de konsekvencaj asimilistoj, kiuj, prezentante ideologion de certa parto de bonstata hebrea burĝaro, volis vidi solvon por la hebrea problemo en plena dissolviĝo de la nacio hebrea inter nacioj ĝin ĉirkaŭantaj.

Li volis konservi pura kaj senmakula sian «neŭtralan supernacian homaranismon».

Ĉe Zamenhof forestis paroloj pri aktiva batalo kontraŭ la kaŭzoj de nacia subpremiteco. Restis nur vortoj konsolaj en la punkto VIII de la Deklaracio pri Homaranismo:

«Se en mia hejma lando ĉiuj laboroj estas ekspluatataj por la oportuneco aŭ gloro de unu speciala gento kaj tio paralizas mian entuziasmon por socia laborado, aŭ eĉ devigas min revi pri alia hejmolando, mi ne devas malesperi, sed mi devas min konsoli per la kredo, ke la nenormala stato en mia hejma lando pli aŭ malpli frue pasos».

Tiu mola pasiva esperado estis ne sufiĉe konkreta por asimilistoj, kaj ĝi same ne estis akceptebla por la aktivaj zionistoj, kiuj volis organizi nacie kaj ŝtate la premitan popolon.

La ideoj per kiuj Zamenhof volis servi al sia popolo restis ne akceptitaj de tiu popolo.

La 30—VI—14 Zamenhof rifuzis partopreni fondon de Hebrea ligo, al kies inciatintoj li skribis jenon:

«Laŭ miaj konvinkoj mi ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio.

  1. E. Wiesenfeld. «Galerio de Zamenhofoj», Horrem bei Köln, 1924 j. p. 13.