Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia «mi» al la universo kaj al la eterneco»...[1]

Zamenhof ne volis scii, sed sendube li sentis ke lia filozofio tute ne alkonformiĝas al la reala vivo. Li ne povis esti absolute certa, ke la projektata de li solvo por sociaj problemoj donos solvon kontentigan por ĉiuj maldolĉaĵoj de la nuna vivordo.

Por li plua garantio kredi al sia verko estis kredo al tiu forto nekonata, kiun ignoras kaj kiun ne bezonas homoj, kies penso trapenetris la realan iron de la homa historio kaj kiuj ekkomprenis la verajn fortojn, tiun iron influantaj.

Zamenhof volis, ke homoj aliaj ne travivu tiun tragedion de hezito kaj de fantoma serĉado, kiun travivis li mem, kiam li, deksesjara knabo - ateisto, revante pri la bono de la homaro kaj ne havante ĝustan ideon pri la vojoj de homara evoluo, devis por savi sian idealisman konceptaron, reveni al dio kaj religio.

Zamenhof volis:

«savi sian posteularon kontraŭ senprogrameco kaj konsekvence kontraŭ refalo en gente-religian ŝovinismon».

Certe jam ne konvinkige, sed artifike sonas la alvoko, kiun preparis Zamenhof dum milito por la projektata kongreso por neŭtrale-homa religio:

«Infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj reguloj, ĝi bezonas impresojn kaj senteblan eksteraĵon... kiel kruele ofte suferas infano de senreligiulo, kiam ĝi vidas alian infanon, eble tre malriĉan, sed kun feliĉa koro, irantan en sian preĝejon, dum ĝi mem havas nenian gvidantan regularon, neniajn festojn, neniajn morojn!»[2]

La gvidanta regularo povas esti donata al la infano tute sendepende de iu edukado religia. Necesas nur, ke la edukado, gvidanta regularo, festoj kaj moroj starigitaj — donu al infanoj certan volon, firman scion kaj konvinkon por la vivo.

  1. «Homaranismo (Hilelismo)», Peterburgo, 1906. p. 15.
  2. E. Privat, «Vivo do Zamenhof», London. 1920. p. 175.