Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sed eĉ la simplan preparadon de la fero kaj de la ŝtalo, ĉar ĉiuj-ĉi perfektigoj kaj inventoj estas uzataj nur por starigo de la pasioj, por ĝuoj, diboĉado kaj ekstermado de homoj»[1].

Tolstoj esprimis esence reakcian ideologion de la socioklasoj terkulturistaj, kiujn la rapida evoluo de nuntempaj produktad-rimedoj ĵetas en seneliran, ĉiam pli progresantan mizeron kaj malesperon.

Zamenhof restis ĉe mezaj pozicioj. Al finaj konkludoj logikaj li ne venis kaj ne povis veni. Plena akcepto de tolstojanismo ja farus tute ne necesa, tute senutila tutan bataladon de Zamenhof por la lingvo komuna. La mezaj pozicioj de Zamenhof restis tiuj de la urba etburĝaro, ne volanta revenon al mastrum-metodoj de antaŭindustria epoko, sed samtempe suferanta pro premo kaj ekspluatado de la moderna koncentriĝanta kaj ŝtatiĝanta financ-kapitalo.

Tiuj mezaj pozicioj povis produkti nur senforman atendon kaj esperon «ke iam ĉio ŝanĝiĝos kaj boniĝos».

Tamen en la senformaj idealistaj sopiroj de Zamenhof estis io komuna al tolstojanismo. Tion atestis la letero de Tolstoj mem, datita 27—IV 1894. Li skribis:

«Mi vidis multfoje, kiel homoj rilatis malamike nur dank’ al materiala malhelpo je reciproka komprenado. La lernado de esperanto kaj ĝia disvastigo estas sendube kristana afero, kio estas la ĉefa kaj sola celo de la homa vivo».

La eldonejo de Tolstojaj verkoj «Posrednik» konsekvence al tiuj paroloj ekinteresiĝis pri esperanto kaj decidis organizi pli vastan propagandon por esperanto.

Sed por la cara registaro estis malagrabla eĉ la negativa kritiko de la nuntempo, kiun donis Tolstoj.

Ĝi rimarkis la interligon okazontan inter tolstojanismo kaj esperantismo. Sufiĉis publikigi artikolon de Tolstoj

  1. El la verko «Kredu vin mem». en Esp.: L. N. Tolstoj «Pri la perforto, milito kaj revolucio». Sofio 1928 p. 12.