Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Eble en tiu regularo li estus pli vaste kaj pli klare disvolvinta siajn soci-politikajn idealojn.

Tamen la morto veninta kaj longe daŭrinta Eŭropa milito malhelpis al realigo de tiu finplano de Zamenhof.



Personeco de Zamenhof

Zamenhof unuigis en sia menso du ideojn: 1) de racia lingvo internacia kaj 2) de certa politike-filozofia principaro por solvi la problemon de genta interbatalo.

Li brile sukcesis ĉe sia ideo unua. Li malsukcesis en la dua. Sed lia sindono kaj lia preteco oferi por siaj ideoj ĉion al li karan kaj sian personecon mem restas ekster iu ajn dubo.

Li havis neniom da gloramo persona. Volonte li kaŝis sian personon ĉiuokaze, kiam tio estis utila por liaj ideoj, kaj eĉ ĉiam, kiam tio estis ebla.

La raporto prezentita en la j. 1900 al la «Kongreso de la Franca Societo por progresigo de sciencoj» estis verkita de li. Tamen ĝis la j. 1910 li neniel deklaris sin aŭtoro de tiu siatempa ĉefverko en la primondlingva literaturo.

Nur dum la Washingtona Kongreso (1910 j.) li konfesis por tiu ĉi raporto sian aŭtorecon.

Tiuj tendencoj kaŝi sian personecon kreskis ĉe Zamenhof kun la jaroj, des pli ke lia oficiala situacio de la aŭtoro de rapide vastiĝanta nova lingvo ĝenis lin kaj malhelpis al li libere paroli kaj agiti por plej karaj al li revoj, por liaj eraraj, sed ĉiuokaze bonintencaj idealoj de socia rekonstruo.

Dum la V Kongreso Esperantista en Barcelono (1909 j.) li diris:

«La mondo vidas en mi ĉiam la naturan reprezentanton de la anaro esperantista... Forte mi dezirus forrifuzi mian por mi tro turmentan rolon».

Ĉe la 25-jara jubileo de Esperanto dum la 8-a Konereso Esperantista en Krakow Zamenhof fine deklaris:

«Permesu al mi, ke mi fine formetu de mi mian rolon. La