Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nuna kongreso estas lasta, en kiu vi vidas min antaŭ vi: poste, se mi povos veni al vi, vi ĉiam vidos min nur inter vi».

Li pravigis sian agon per tio, ke multaj ne aprobantaj lian personon aŭ liajn politike-filozofiajn principojn — malaprobas pro tiu kaŭzo esperanton.

Zamenhof esperis, ke liberigita de iu oficiala movadon reprezentanta rolo, li povos ankoraŭ pli sindone servi al sia idearo, paroli pri ĝi kaj senĝene serĉi la eblajn kuracilojn por la ekzistantaj sociaj malsanoj.

Sed li malsukcesis.

Antaŭ la komenco de la X-a Kongreso Esperantista en Parizo eksplodis mondmilito. Zamenhof eĉ ne sukcesis pridiskuti kun siaj amikoj - sampensuloj la «Deklaracion pri Homaranismo», publikigitan en la j. 1913.



Lasta tragedio de Zamenhof

E. Privat en sia verko «Vivo de Zamenhof» rakontas, ke tuj post fino de mondmilito Zamenhof revis kunvoki specialan «kongreson por neŭtrale - homa religio».

Sed la mondmilito daŭris kaj ŝajne ne havis finon. Sur la preparita manuskripto — alvoko por tiu kongreso Zamenhof intersekve skribis ke la kongreso okazos en urbo svisa:

«en lastaj tagoj de decembro 1916», poste «en la unuaj tagoj de aŭgusto 1917», kaj finfine kun mano tremanta: «post la fino de la milito».

Por Zamenhof la kaŭzoj de mondmilito restis ne komprenitaj. Li ankaŭ ĉe la fino de sia vivo kapablis pensi nur pri lingvo neŭtrala kaj religio neŭtrala. Sed, ne penetrinte en la esencajn kaŭzojn de moderna kapitalismo kaj imperialismo, Zamenhof jam bone antaŭvidis, ke la rezultato de tiu milito estos nula, ke ĝi finiĝos per simpla flikado de la antaŭmilitaj ŝtatlinioj.

La «letero al diplomatio», skribita dum la pasko 1915, estis lia cigno-kanto.