Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La forta premo, kiun kaŭzis tiu ideo sur la tutan organismon kaj psikologion de Zamenhof montriĝas en la poezio «Mia penso», verkita ankoraŭ antaŭ la publikigo de la Zamenhofa projekto internacilingva:

«Mia penso kaj turmento
Kaj doloroj kaj esperoj!
Kiom de mi en silento
Al vi iris jam oferoj!
Kion havis mi plej karan —
La junecon — mi ploranta
Metis mem sur la altaron
De la devo ordonanta!».

La letero al N. Borovko rakontas, kiamaniere iom post iom evoluis la ideoj mondlingvaj de Zamenhof.

Dum sia junaĝo Zamenhof revis pri akcepto de lingvo internacia.

Tamen baldaŭ li komprenis ke tiuokaze «ni havus nur lingvon internacian por pli altaj klasoj de la societo»[1].

Li ekkomprenis certe-gradan klasan karakteron de la estonta lingvo internacia kaj starigis principon, — «facileco de la lingvo por nekleruloj»[2].

Komence li volis krei mallongajn elparoleblajn literkuniĝojn: ab, aba, aca, ada..., al kiuj li volis doni rolon de la vortoj en nova lingvo. Antaŭ unu jarcento la samajn ideojn esprimis unu el la pioniroj de la mondlingvo J. P. de Ria[3].

Rusaj vortoj «ŝvejcarskaja» kaj «parikmaĥerskaja» kaŭzis, ke Zamenhof ekkomprenis la rolon simpligan de prefiksoj kaj sufiksoj, kiuj malampleksigas la fundamentan vortaron de la lingvo.

  1. «Fundamenta Krestomatio» p. 299.
  2. «Fundamenta Krestomatio» p. 308.
  3. J. P. de Ria de Baulmes en Suiss «Palais de soixante quatre fenêtres éclairent au Dictionnaire universel», Petersburg, 1788.