Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La evoluo de la penso Zamenhofa entenis la tutan evoluon kaj la tutan idearon de la homara penso, kiun produktis ducentkvindek-jara serĉado de la lingvo universala.



La principoj de racia grama-
tiko kaj de internacia vortaro

La kaŭzoj de sukceso Zamenhofa estis tio, ke li unua sukcesis submeti sian lingvo-sistemon al tiuj postuloj — premisoj, sen kiuj lingvo internacia ne povus ekzisti. Lin antaŭirintaj pioniroj de la lingvo internacia sukcesis solvadi nur po unu aŭ po du el la premisoj necesaj.

Franca filozofo Descartes, unu el la plej fruaj pioniroj de la ideo, jam konsideris kiel mem-kompreneblan unuan el tiuj premisoj.

En sia letero al abato Mersenne, datita la 20—XI—1629, li skribis:

«Tia lingvo havus nur unu sistemon de konjugacio, de deklinado kaj de vortderivado. Ĝi tute ne enhavus formojn neregulajn, kiuj aperas pro kutimo kripligadi lingvon. La konjugacio kaj vortderivado okazus kun helpo de prefiksoj kaj sufiksoj, aldonataj al la fundamentaj radikoj. Tiuj prefiksoj kaj sufiksoj troviĝus en la ĝenerala vortaro. Homoj malmulte edukitaj, per helpo de tiu vortaro facile ekuzos en daŭro de ses monatoj similan lingvon»[1]
. Tiu postulo de gramatiko facila fariĝis post Descartes ĝenerale akceptita de ĉiuj projektantoj de artefaritaj lingvoj. Ĝi ankaŭ difinis la gramatikan strukturon de esperanto.

La sekvanta dua postulo estis klare formulita nur en la j. 1855 de franca filozofo Charles Renouvier, kiu asertis, ke «lingvo universala devas esti filozofia laŭ sia programo kaj empirika — laŭ sia vortaro, t. e. ĝia programo

  1. R. Descartes. «Œuvres complètes» Paris, 1897, édition Cerf. t. I., p.76.