Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

devas sin bazi sur logika analizo de pensado, kaj ĝia vortaro devas esti tirita el la lingvoj vivantaj»[1].

Similaj ideoj pri nepra internacieco de la elementoj universallingvaj tamen ne fariĝis ĝenerale akceptitaj. Kelkaj projektoj de lingvo universala, bazitaj sur la principoj esprimitaj de Renouvier, restis tute ne rimarkitaj kaj sen subteno.

Nur Zamenhof, aperiginta dum la j. 1887 lernolibrojn de sia projekto, fakte unua pli vaste diskonigis kaj reale aplikis la principon de internacieco.

Persista laborado kaj ekspe-
rimentado de Zamenhof

En la antaŭparolo al sia unua lernolibro Zamenhof montris klaran komprenon de tiu postulo kaj donis ĝustan analizon de la antaŭirintaj projektoj internacilingvaj:

«Ĉiuj - ĉi provoj prezentis ĉu signaron por la necesaj elementaj esprimoj, ĉu akcelis simpligon de la gramatiko kaj anstataŭon de la naturaj vortoj per aliaj arbitraj... Provoj de tiu dua kategorio estis certaj lingvoj, sed ili enhavis nenian «internaciecon»[2]. Samloke li konstatis: por ke sukcesu tiaj provoj mankas kaj ĉiam mankos «eblo de interkonsento» inter homoj malsame pensantaj.

En la jaro 1878 la lingvo ŝajnis finpreta. La 5-an de decembro tiujare Zamenhof, lastklasa gimnaziano, festis kun kelkaj siaj kamaradoj-sampensantoj naskiĝon de la nova «Lingve Universala». Komencante studojn en Universitato li devis transdoni sian projekton al la patro por

  1. Ch. Renouvier. «La revue philosophique et religieuse». Paris, t. II p. 56—85 (Août 1855).
  2. D-ro Esperanto, «Meĵdunarodnij jazik — Unua lernolibro» (por rusoj), Warszawa, 1887. pp. 5—6 (La Zamenhofa traduko de la sama frazo en «Fundamenta krestomatio» estas pli arkaika kaj enhavas pluajn rusismojn).