Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

societo por progresigo de Sciencoj (en 1900) fiere deklari, ke li ĉion pripensis, ke li estas certa pri la formoj kaj vojoj de enkonduko de la Lingvo Internacia:

«Jes ni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia, ni povas tion ĉi antaŭvidi kun plena precizeco kaj certeco, sen ia ombro da dubo»[1].

Raporto de Henry Phillips, prezentita al la Amerika filozofia societo, serioze esploranta la teoriajn premisojn por enkonduko de lingvo internacia, tute prave konstatis, ke «la principoj, sur kiuj ĝi (la Lingvo Internacia de D-ro Zamenhof) estas fondita, estas en la tuto maleraraj»)[2].



Aglutina karaktero
de esperanto

Zamenhof interalie sukcesis tre praktike solvi la problemon pri facileco kaj tuja uzebleco de la lingvo («sendepende de tio — ĉu la mondo ĝin akceptos aŭ ne»).

Ekster la facila kaj simpla gramatiko — Zamenhof enkondukis ankoraŭ unu pluan novaĵon. En la unua lernolibro li skribis: «Mi enkondukis plenan dismembrigon de la elementaj konceptoj (ideoj), kiuj estas esprimataj per memstaraj vortoj. La tuta lingvo konsistas ne el gramatike ŝanĝataj formoj de diversaj vortoj, sed el vortoj neŝanĝeblaj»[3].

Per tiu dismembrigo de la lingvoelementoj Zamenhof donis al nova lingvo karakteron aglutinan. Tamen li nenie uzis tiun terminon kaj, ne estante filologo, eble eĉ ne ĝuste prezentis al si la aglutinan karakteron de la tatar-turkaj lingvoj.

Tiu speciala karaktero de esperanto, faciliganta ĝian studon kaj uzon, estis multe pli malfrue konstatita de la

  1. «Aldono al la dua libro de la Lingvo Internacia», Varsovio 1888, p. 3.
  2. «Fundamenta Krestomatio», p. 286.
  3. Zamenhofan iom arkaikan tradukon de tiu frazo vidu en «Fundamenta Krestomatio», p. 248.