Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Jam en la «Aldono al la Dua libro de Lingvo Internacia» (pp. 6, 7) troviĝas tiaj esprimoj profunde-pensaj:

«Mi ne havis la intencon eldoni aŭtore plenan vortaron kaj krei laŭ mia persona plaĉo la tutan lingvon de l’kapo ĝis la piedoj.....

Unu homo tie povas esti nur iniciatoro sed ne kreanto. Lingvo Tutmonda devas esti pretigata paŝo post paŝo per la kunigita laborado de la tuta civilizita mondo...

...Komuna fundamento por la L. I. devas esti mia unua broŝuro («Lingvo Internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro»)... Ĉio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo, tiel kiel ni vidas en ĉiu el la vivantaj lingvoj».

En la sama broŝuro (p. 9) li pravigas tiun aserton, argumentante per la historia sperto de la lingvoj naturaj:

Multaj timos, ke danke tiun vastan liberecon la lingvo internacia baldaŭ disfalos en multaj malsamaj lingvoj, sed kiu konas iom la historion de la lingvoj tiu komprenos, ke tiu timo estas tute senfonda, ĉar ni ĉiuj laboros sur unu fumamento... tiu fundamento havos en la lingvo internacia tian saman signifon, kiun en ĉiu lingvo havis tiu lingva materialo, kiu estis en ĝi en la komenco de regula skriba literaturo.... novaj vortoj estis kreataj unu post unu laŭ la kreskanta bezono, kaj malgraŭ tio, ke ili estis kreataj dise de malsamaj personoj, sen ia kondukanto aŭ leĝdonanto, la lingvo ne sole ne disdividiĝis, sed kontraŭe ĝi ĉiam pli unuformiĝis, la dialektoj kaj provincialismoj iom post iom perdiĝis antaŭ la foriĝanta komuna literatura lingvo»....

Firma akcepto de tiuj gvidideoj permesis al Zamenhof samloke klare kaj ĝuste antaŭdiri la vojojn, kiujn sekvos la Lingvo Internacia, elektante el diversaj formoj — iujn formojn unuecajn — ĝenerale akceptotajn:

«Ĉar la lingvo internacia pli dependas de la volo de l’ homoj ol de aliaj kondiĉoj, — tiu proceso de unuformiĝado iros en ĝi multe pli rapide.