Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

«...artikuloj...

«...Mi subskribita... (anstataŭ «mi subskribinta).

«...aldonita... (anstataŭ «sindona»).

«...fonda provado...» (anstataŭ — fundamenta, detala esploro).

«...havos tian signifon, kiun havis...»

«...estus dezirata...» (anstataŭ «estus dezirinda»).

«Danke la unu gramatikon»..

Similaj formoj kaj frazkonstruoj troviĝas en ĉiuj verkoj kaj skribaĵoj Zamenhofaj de la unua periodo esperanta. Ili estas troveblaj ankaŭ en la «Fundamenta krestomatio».

Uzo de plej multo el tiuj formoj estas klarigebla per senkonscia traduko esperanten de formoj kaj parolturnoj nacilingvaj (ĉefe rusaj kaj polaj).

Zamenhof prave konsilis:

«Naciajn idiotismojn ni devas eviti kaj ni devas peni traduki ilian sencon en maniero plej logika kaj internacia[1].

Sed tiu internacia maniero povis aperi nur kiel rezulto de kolektiva uzado kaj reciproka interŝanĝado de la lingvosperto. Zamenhof estis eĉ devigita sin pravigi:

«Kelkaj esperantistoj pensas ke mi uzas en miaj verkoj stilon slavan. Tia opinio estas tute erara»[2]

Li estis ne prava, almenaŭ se temis pri liaj artikoloj kaj verkoj unuaj.

Rimarkeble boniĝis la stilo de Zamenhof jam post 2—3 jaroj de praktika esperanto - apliko.

La stilo -kaj la vorto-formoj esperantaj multe pli progresis dum la j. 1888—1890 ol dum la jaroj 1881—87 ĉar serĉadon kaj akcepton de tiuj aŭ aliaj lingvo-formoj partoprenis jam ne unu persono, sed multaj diverslandaj adeptoj de la sama lingvo.

  1. «La Revuo», Paris, 1907, Oktobro.
  2. «La Revuo», Paris, 1906, Decembro.