Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

same kiel naciaj lingvoj, li tamen rezervis al la registara interkonsento povon enkonduki en tiun lingvon ĉiujn necesajn reformojn kaj ŝanĝojn[1].

Zamenhof sentis sin kvazaŭ ĝenata kaj kvazaŭ volis antaŭ certaj rondoj pravigi sian kuraĝon esti kreinto de artefarita lingvoprojekto. Li certigis, ke li tion faris nur «ĉar ĉia batalado abstrakta kaj teoria ordinare al nenio kondukas»[2].

Jam pli malfrue, kiam la mondo esperanta fariĝas pli ampleksa kaj impona kaj kiam ĝi jam certagrade sendependiĝis de la personeco Zamenhofa, tiu lasta trovis aliajn vortojn por difini la ĝustan rolon de eventualaj aŭtoritataj komitatoj internacilingvaj.

En Dresdena Kongreso (1908 j.) parolante pri la interveno de Amerika filozofia societo kaj ĝia provo preni la aferon Mondlingvan sub sia gvido Zamenhof diris:

«Feliĉe la entrepreno de la Amerika societo ne sukcesis. Mi uzas la vorton «feliĉe», ĉar efektive nun, kiam mi estas pli sperta, por mi estas afero tute senduba, ke se la entrepreno de tiuj teoriistoj daŭrus iom pli longe, la tuta ideo de Lingvo Internacia jam de longe estus senkreditigita kaj enterigita por ĉiam, aŭ almenaŭ por tre longa, longa tempo».

Lastfoje Zamenhof pri la ebla rolo de registaroj ĉe solvo de tiu problemo parolis dum la VI-a Kongreso en Washington (1910 j.):

«La celo por kiu ni laboras povas esti atingita per du vojoj: aŭ per laborado de homoj privataj, t. e. de la popolaj amasoj, aŭ per dekreto de la registaroj. Plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua, ĉar al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta».

Se eĉ la registaroj kreus iun specialan komisionon, tiu

  1. «Fundamenta Krestomatio», pp. 313—314.
  2. «Fundamenta Krestomatio», p. 284.