Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Por tion kompreni sufiĉas tralegi la himnon volapükistan:

«Amikecon plifortigi
Ni klopodu kun fervor;
Provu revon realigi,
Voku ni kun lingv-aŭtor:
En la tuta homa rond’
Unu lingvo por la mond’[1].

Sed aŭtoro de Volapük — J. Schleyer ne realigis la premison pri la internacieco de lingvaj elementoj. Zamenhof en la artikolo «Esenco kaj estonteco de la Lingvo Internacia» skribis: «Volapük solvis nur la demandon de la gramatiko, kaj la vortaron ĝi lasis tute sen atento, doninte simple tutan kolekton de diversaj elpensitaj vortoj»[2].

Kun paso de jaroj Zamenhof trovis aliajn vortojn por estimi la laboron de J. Schleyer. Li principe akceptis, ke Volapük, eĉ ne konstruita sur la bazo de internaciaj elementoj, sed tamen difinata per libera evoluo kaj kolektiva kreado, sukcesus progresi kaj akiri la formojn necesajn. En la parolado dum la Antwerpena kongreso (1911 j.) Zamenhof diris:

«Antaŭ Schleyer oni ankaŭ revis pri Lingvo Internacia; oni provis labori por ĝi, sed tio estis nur teoriaj skizoj, palaj senkorpaj fantomoj en regiono de revoj. Li estis la unua, kiu diris al si: por lingvo internacia mi volas ne revi, sed labori; dum ĉio ĉirkaŭe dormis, li estis la unua, kiu praktike kreis la internaci-lingvan movadon.

«Volapük ne estis venkita de esperanto, ĝi pereis per si mem (pro manko de evolupovo) en tiu tempo, kiam esperanto estis ankoraŭ tro malforta por iun venki».

Tiuj vortoj formulas gravan praktikan premison por la Lingvo Internacia, premison, kiun sukcesis efektivigi nur Schleyer kaj Zamenhof.

  1. rigardu: «Al Eterna Lumo», Vitebsk, 1921, №№ 3—4, p. 10.
  2. «Fundamenta Krestomatio», p. 310.