Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita



Lingva unueco
de esperantistoj

En sia kongresparolado dum la j. 1908 (Dresden) Zamenhof diris:

«En la unua tempo, vidante ke nia afero progresas tre malrapide kaj mafacile, multaj esperantistoj pensis, ke la kaŭzo de tio kuŝas en nia lingvo mem, ke, se ni nur ŝanĝos tiun aŭ alian detalon, la mondo tuj venos al ni en granda amaso».

Tiuj pensoj kondukis esperanton al la periodo de reformo-proponoj de la j. 1894.

Tamen la plejmulto de esperantistoj trovis la proponitajn reformojn — senutilaj aŭ nenecesaj (vidu p. 38).

Nur «kelkaj tre malmultaj malkontentuloj forlasis esperanton kaj kune kun kelkaj ne esperantistoj, kiuj rigardis sin kiel plej kompetentaj en la afero de Lingvo Internacia, komencis inter si ĝis nun ankoraŭ ne finiĝintan kaj neniam finiĝontan diskutadon pri diversaj lingvaj detaloj...». Zamenhof prave nomis tiun diskutadon «neniam finiĝonta» ĉar finon al tia teoria diskutado povus doni nur praktika kolektiva uzado kaj eksperimentado. Kaj la sola bazo por tia eksperimentado — praktike uzantaj la lingvon esperantistoj — restis ekster atingopovo de tiuj reformistoj kaj projektistoj.

En la sama parolado Zamenhof konstatis:

«De la tempo, kiam la esperantistoj ĉesis paroli pri reformoj, komenciĝis por esperanto periodo ĉiam pli kaj pli brilanta. En la komenco, sub premo de tre grandaj malhelpoj eksteraj ni progresadis tre malrapide kaj malfacile».

Poste la progresado fariĝis pli rapida. Tamen ankoraŭ ne venis la tempo, por ke iuj registaraj aŭ sciencaj aŭtoritatoj intervenu kaj decidu pri la reformoj en la lingvo. Kaj la reformoj, kiujn pridiskutus kaj pri kiuj decidus la esperantistaro mem, kaŭzus nur danĝerajn skismojn en la movado.