Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

En la j. 1873 Marko Zamenhof transloĝiĝis kun sia familio Varsovion, kie li instruis germanan lingvon en Reala lernejo kaj Veterinara Instituto.

Evidente Marko Zamenhof havis grandan konfidon ĉe la ŝtataj kaj policaj aŭtoritatoj. En Varsovio estis al li permesite malfermi privatan pensionejon por lernantoj.

Permesoj por tiaj pensionejoj estis donataj de la registaraj institucioj kun granda singardemo — nur al tiuj, kiuj neniu-rilate povus malbone influi la lernantojn, kaj la hebreoj ja estis ĉiam speciale suspektataj de la cara politika polico.

Konfido, kiun ĝuis Marko Zamenhof ĉe la ŝtataj aŭtoritatoj, plue montriĝis en la fakto, ke li fariĝis cenzuristo por eksterlanda gazetaro[1]

Mortis Marko Zamenhof 70 jaraĝa en la 1907, havante titolon «Ŝtatkonsilisto»[2]

Detalajn informojn pri Zamenhofa junaĝo oni povas ricevi el la citita verko de E. Privat «Vivo de Zamenhof», kies aŭtoro estis allasita al la familiaj arĥivoj de Zamenhof.

Patro de Zamenhof estis laŭ ĉiuj atestoj — severa homo, kapabla lingvisto, pedagogo — principe kaj praktike aplikanta la metodojn de carreĝimaj lernejoj. Fizikaj punoj ne estis maloftaĵo ĉe la infanoj de Marko Zamenhof. Certa krudeco kaj severa plenumado de la postuloj oficaj devis esti liaj nepraj ecoj por sukcesi en lia ŝtata kariero, tiel ne kutima inter la hebreoj ruslandaj.

La patrino estis molanima, profunda kredantino — male al la patro — ateisto.

Ludoviko heredis de sia patro kapablon por studoj diversaj kaj speciale por lingvo-studoj, obstinon kaj persiston. De patrino li heredis — modestecon, trankvilon kaj sopiron al io, kio levus lin super la vivo ordinara. Li ĝuis aŭtorita-

  1. E. Privat, «Vivo de Zamenhof». London, 1920. p. 28.
  2. E. Wiesenfeld. «Galerio de Zamenhofoj». Horrem b. Koln, 1924. p. 7.