Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ton kaj amikecon ĉe ĉiuj siaj lernejkamaradoj. Privat atestas, ke en lernejo «por problemoj malfacilaj de lerneja tasko li estis helpema konsilanto». En la hejmo kaj ekster la hejmo Ludoviko akre sentis la ĝenon, kiun kaŭzis lia hebrea deveno kaj malfacilaj vivkondiĉoj de lia familio. Malfacila kaj peza estis lukto de Zamenhof, studento kaj komencanta kuracisto, por rajto vivi kaj por prizorgi la necesajn vivrimedojn.

La tuta Zamenhofa ideologio ensorbita de li en hejmo, lernejo kaj sur stratoj de Bialystok kaj Varsovio estis tiu de la nacie kaj ekonomie premita kaj ekspluatata etburĝaro de pol-hebreaj urbetoj Pollandaj.

Privat rakontas: «Pri laboristoj, pri malriĉaj homoj gimnaziano Zamenhof pensadis pli kaj pli. En rondo familia li ŝatis legi laŭte el versaĵoj de poeto rusa Nekrasof» — poeto de mizero kaj sufero; kaj «dum tuta vivo Zamenhof amis la popolon laboreman kaj preferis loĝi en kvartaloj ĝiaj for el mondana societo».

Frato de Ludoviko — Leono Zamenhof rakontas en verketo «El biografio de L. Zamenhof»:

«Ankaŭ dum la jaroj gimnaziaj lin multe interesis diversaj sociaj demandoj.

De plej junaj siaj jaroj li revis pri solvado de tiaj problemoj, sed plej multe lin interesis la problemo de diversnaciaj interrilatoj. Ĝi instigis lin ekprovi kreon de lingvo neŭtrala internacia».

La familio kaj la ĉirkaŭanta lin socio ne povis doni al Ludoviko ĝustajn klarigojn pri la kaŭzoj de la ekzistanta nacia kaj ekonomia subpremo, pri la veraj kaŭzoj de nacia batalado kaj malamikemo reciproka.

Patro - cenzuristo verŝajne eĉ zorgis ke en la cerbo de lia filo ne trafu iuj danĝeraj ideoj. La milda patrino volis ĉion solvi per ama kaj paca maniero.

Rezulto estis, ke tiujn problemojn sociajn, tre gravajn, Ludoviko klopodis solvi memstare. Li ricevis ideon ke la kaŭzo ĉefa de intergenta malamikemo estas diferenco de