Paĝo:Dumas - Tri Rakontoj, 1932, Deligny.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiu ĝi pasis apud mi, mi lerte kaptis la ŝnurligilon post ĝi trenatan ; sed ĝi ne kredis sin haltigita, kaj daŭrigis tiri siaflanke. Ĉar mi ne volis esti venkita de azeno, mi obstinis kaj tiris miaflanke ; resume, mi ne povus diri, kiu estus venkinta, se mia servisto Francisko ne estus min helpinta, pluvigante sur la postaĵon de mia kontraŭulo pluvegon da batoj de sia vojaĝbastono. La argumento estis decidiga. La azeno tuj cedis. En tiu momento, la landano alvenis kaj mi redonis al li la malliberulon.

La bonulo ŝvitegis ; tial ni kredis, ke li daŭrigos sur sian beston la komencitan punkorekton ; sed, je nia granda miro, li ĝin alparolis kun afabla akcento, kiu ŝajnis al mi tiel strange harmonia kun la cirkonstanco, ke mi ne povis ne montri al li mian miron pri lia indulgemo kaj ke mi diris al li malkaŝe, ke mi kredas, ke li tute malbonigos la karakteron de sia besto se li ĝin kuraĝigas por tiaj kapricoj.

— « Ha, li respondis al mi, tio ne estas kaprico ; sed nur ĝi timas, tiu kompatinda Peĉjo.

— Kion ĝi timas ?

— Ĝi timas fajron, kiun infanoj ekbruligis sur la vojo.

— Nu, pripensu, mi daŭrigis, malbonegan mankon ĝi havas, Sinjoro Peĉjo, se ĝi timas fajron.

— Kion vi volas, respondis la bonulo kun sama indulgo, ĝi ne povas kontraŭstari, kompatinda besto.

— Sed, se vi ĝin rajdus, mia bravulo, kiam tia timo ĝin kaptas, se vi ne estas pli bona rajdisto ol mi supozas, ĉu vi scias, ke ĝi trompus al vi la kolon ?

— Ho, jes ja, Sinjoro, respondis la landano kun konvinka gesto, tio ne