Paĝo:EO Ave Patria Reymont.pdf/10

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


suprenlevis ilin subite kaj forĵetante de siaj dorsoj, faligis en bruegantajn abismojn.
Ili estis jam sur la plena maro, ventoj ekĝemis super ili, ŝaŭmantaj ŝprucoj komencis salti ĉirkaŭe, kiel kolerigitaj hundoj.
Hiroŝe donis signalon, ili faris mallongan duonrondon kaj kurante tra la ondoj, laŭ pli proksima vojo al la apenaŭ videblaj bordoj, ili aperis inter arĥipelago de insuletoj dense disĵetitaj kaj plenaj je florantaj ĝardenoj, kiuj leviĝis el sub la akvoj kvazaŭ blankaj nuboj, ruĝigitaj de l’ okcidento.
Ili krozis nerimarkite tra mallarĝaj interspacoj kvazaŭ tra senfina, floranta aleo. Birdoj kantis en densejoj kaj la klinitaj ĉerizaj arboj ŝutis sur ilin blankajn odorajn florojn; tie kaj ie trabriladis lumoj, tie kaj ie en boatoj balanciĝantaj sub nebuloj da floroj kantis knabinoj, iafoje tranĉis al ili la vojon fiŝista barko peze klinita sub la plenblovita velo kaj de tempo al tempo malgaja malproksima bruo de l’ maro trafendis la ĝardenojn kvazaŭ vokante ilin.
Ili tiel rapidis per la tuta forto de vaporo, ke baldaŭ ankaŭ tiuj ĉi insuletoj malaperis en mallumoj de l’ maro kaj nokto kiel sonĝo pasinta, kiel sonĝo trarevita senrevene, kaj ne