Paĝo:EO Ave Patria Reymont.pdf/11

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


unu koron ekpremis mordanta plendo, ne unu animo ekploris dolore — sed la vizaĝoj restis senmovigitaj per la tuta forto de l’ volo, la okuloj estis misteroplenaj kaj ridetoj volviĝis sur la palaj lipoj.
La ĉielo estingiĝis, la lastaj nuboj forbruladis en la okcidento kaj senmezura dezerto de akvoj surfalis ilin kaj tegis kvazaŭ per mortkovrilo.
Estis jam preskaŭ mallume, kiam ili alnaĝis al ia sole kuŝanta insuleto, kovrita de nudaj ŝtonegoj kun sovaĝaj konturoj.
En malgranda golfo, enpenetranta profunde kaj maskita de moviĝema digo, kovrita de arboj, alpremiĝis al si dek ŝipoj, similaj al nigraj gigantaj rampaĵoj ripozantaj en trankvilo kaj kelkaj torpedŝipoj staris sur ankroj kiel gardantaj hundoj.
Ili eliris el la ŝalupoj kaj, kiel ombroj, sen bruo disrampis en mallumoj.
Silento ree ekregis; la ŝipoj kuŝis kvazaŭ kadavroj, ĵetitaj sur la bordon, la ferdekoj estis malplenaj, la fenestroj mallumaj, la kamenoj ne fumis, aŭdiĝis nenia voĉo, eĉ la akvoj de l’ golfo kuŝis kvazaŭ senviva tavolo de plumbo, nur la maro muĝis, frapante senĉese, kaj kriis iaj birdoj inter la ŝtonegoj.